George Murray Levick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
George Murray Levick suferdeke de la ŝipo Terra Nova en 1910.

George Murray Levick (1876–1956) estis brita antarkta esploristo, kaj fondinto de la Brita Esplorsocieto (iame British Schools Exploring Society).

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Levick naskiĝis en Newcastle-Upon-Tyne, filo de George Levick kaj Jeannie Sowerby. Post mallonga kurackariero, li aliĝis al la Reĝa Ŝiparo en 1910.

Ekspedicio Terra Nova[redakti | redakti fonton]

Adeliaj pingvenoj sur glacipeco ĉe Kabo Adare. Foto de George Murray Levick, 1911 aŭ 1912.

Li akompanis Robert Scott en sia katastrofa Ekspedicio Terra Nova. Parto de la Norda Grupo, Levick pasis la aŭstralan someron de 1911–1912 ĉe Kabo Adare meze de kolonio de Adeliaj pingvenoj. Ĝis Junio de 2012, tiu estis la ununura studo de la Birdarejo de Kabo Adare (nome la plej granda kolonio de Adelia pingveno en la mondo) iam plenumita kaj li estis la ununura kiu pasis tie la tutan reproduktan ciklon.[1] Liaj observoj pri allogado, pariĝado, kaj idozorgado de tiuj birdoj estis registritaj en sia libro Antarctic Penguins.[2] Liaj notoj pri la seksa kutimaro de la pingvenoj, kio inkludis seksan perforton, sekson inter maskloj kaj sekson kun mortintaj inoj, estis konsideritaj tro maldecaj por publikigo tiam; ili estis remalkovritaj kaj publikigitaj en la gazeto Polar Record en 2012.[3] La malkovro grave konigis la kutimaron de specio kiu estas indikilo de klimata ŝanĝo.[3]

Malhelpitaj de glacitero por elŝipiĝo en la Terra Nova en februaro de 1912, Levick kaj la aliaj kvin membroj de la grupo (Victor Campbell, Raymond Priestley, George Abbott, Harry Dickason, kaj Frank Browning) estis devigitaj vintrumi sur la insulo Inexpressible en malarĝega glacikavo. Apsley Cherry-Garrard priskribis la malfacilaĵojn suferitajn de la grupo dum la vintro de 1912:[4]

They ate blubber, cooked with blubber, had blubber lamps. Their clothes and gear were soaked with blubber, and the soot blackened them, their sleeping-bags, cookers, walls and roof, choked their throats and inflamed their eyes. Blubbery clothes are cold, and theirs were soon so torn as to afford little protection against the wind, and so stiff with blubber that they would stand up by themselves, in spite of frequent scrapings with knives and rubbings with penguin skins, and always there were underfoot the great granite boulders which made walking difficult even in daylight and calm weather. As Levick said, "the road to hell might be paved with good intentions, but it seemed probable that hell itself would be paved something after the style of Inexpressible Island."

(Ili manĝis fokograson, kuirita per fokograso, havis lampojn el fokograso. Ties vestoj kaj aĵoj estis trempitaj je fokograso, kaj la fulgo nigrigis ilin, ties dormosakojn, kuirilojn, murojn kaj tegmenton, strangolis ties gorĝojn kaj ŝveligis ties okulojn. Fokograsaj vestoj estas malvarmaj, kaj ties estis tuj tiom ŝiritaj ke ili havigis malmultan protekton kontraŭ la vento, kaj tiom rigidaj pro la fokograso ke ili staras per si mem, spite oftaj skrapoj per tranĉiloj kaj frotado per pingvenaj haŭtoj, kaj ĉiam estis subpiede la grandaj granitaj rokoj kiuj malfaciligis piediradon eĉ dum tagolumo kaj trankvila vetero. Kiel Levick diris, "la vojo al infero eble estas pavimita per bonaj intencoj, sed ŝajnas probable ke la infero mem estus pavimita iom laŭ la stilo de la insulo Inexpressible).

Reveninte, Levick servis en la Granda Fleet kaj ĉe Kalipolis dum la Unua Mondmilito, 1914–1918.

Post sia retiriĝo el la Reĝa Ŝiparo li pioneris la trejnadon de blinduloj al fizioterapio kontraŭ multa kontraŭo. En 1932, li fondis la Public Schools Exploring Society, kiu portis grupojn de studentoj al Skandinavio kaj Kanado, kies Prezidento li restis ĝis sia morto en Junio de 1956.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1940, li revenis al la Reĝa Ŝiparo (Royal Navy), aĝe de 64, por havi postenon kiel specialisto en gerilo, ĉe Speciala Trejnejo ĉe Lochailort, ĉe la okcidenta marbordo de Skotlando. Li instruis teknikojn por bonfarto, dieto kaj survivado, multaj el kiuj estis publikigitaj en lia trejnilo de 1944 nome Hardening of Commando Troops for Warfare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Shock at sexually ‘depraved’ penguins led to 100-year censorship", 10a Junio 2012.
  2. LEVICK, G. Murray. (1914) Antarctic Penguins: a study of their social habits. New York: McBride Nast and Company.
  3. 3,0 3,1 McKie, Robin, "'Sexual depravity' of penguins that Antarctic scientist dared not reveal", 9a Junio 2012.
  4. CHERRY-GARRARD, Apsley. (1922) The Worst Journey in the World. London: Constable and Company.