Les Christidis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Christidis
Persona informo
Leslie Christidis
Naskiĝo 30-an de majo 1959 (1959-05-30) (64-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Aŭstralia Nacia UniversitatoUniversitato de Melburno vd
Profesio
Okupo ornitologo • scienca esploristo • muzeologo • kuratoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leslie CHRISTIDIS (naskiĝis la 30-an de majo 1959 en Aŭstralio),[1] ankaŭ simple konata kiel Les CHRISTIDIS, estas aŭstralia ornitologo. Lia ĉefa fako estas la evoluo kaj sistematiko de birdoj. Li estis direktoro de la Nacia Marscienca Centro de la Sudkruca Universitato ekde 2009. Li estis helpodirektoro ĉe la Aŭstralia Muzeo de Sidnejo el 2004 al 2009.

Leslie Christidis gradiĝis ĉe la Universitato de Melburno en 1980. En 1985 li iĝis doktoro ĉe la Aŭstralia Nacia Universitato kie li studis la evoluan genetikon de aŭstraliaj fringoj.

Dum sia scienca esploro li demonstris, ke 4500 specioj el la tutmondaj kantobirdoj havas sian originon en Aŭstralio.[2] Les Christidis estis zorgisto pri Ornitologio ĉe la Muzeo Viktoria el 1987 al 1996.

Les Christidis estis aŭtoro aŭ kunaŭtoro de ĉirkaŭ 100 sciencaj artikoloj kaj libroj pri taksonomio kaj evolua genetiko de birdoj, vespertoj, marsupiuloj, ktp. Kun Walter E. Boles li publikigis The Taxonomy and Species of Birds of Australia and Its Territories, kun kelkaj revizioj pri aŭstralaziaj birdoj kiaj la familio Akantizedoj. Kun Richard Schodde li priskribis la Amytornis barbatus diamantina, subspecio de la Barbomaluro, en 1987.[3] Li plue priskribis du subfamiliojn, Amalociklenoj kaj Paĥicefalopsenoj, kaj genron, Microeca en 2012.[4]

Li ricevis la honormedalon W. Roy Wheeler en 2005.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Les Christidis, Walter Boles: The Taxonomy and Species of Birds of Australia and Its Territories. Royal Australasian Ornithologists Union, 1994. ISBN 978-1-875122-06-6
  • Les Christidis, Walter Boles: Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO Publishing. 2008. ISBN 978-0-643-06511-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bright Sparcs. Biografia ero de Leslie Christidis (mallonga biografio)
  2. Evolution - The Experience Symposium Speakers Leslie Christidis (mallonga biografio). Arkivita el la originalo je 2009-02-17. Alirita 2013-11-20.
  3. Schodde, R., kaj L. Christidis. 1987. Genetic differentiation and subspeciation in the grey grasswren Amytornis barbatus (Maluridae). Emu 87:188-192.
  4. Christidis, L.; Irestedt, M.; Rowe, D.; Boles, W. E.; Norman, J. A.: Circumscription, diagnosis and description of two subfamilies and one genus of Australo-Papuan robins (Aves: Passeriformes: Petroicidae). Zootaxa 3560: 87–88

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭstralia Birdolisto (kompilita surbaze de The Taxonomy and Species of Birds of Australia and its Territories de Boles/Christidis (1994))