Neue Galerie New York

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neue Galerie New York
arta muzeo
Lando Usono vd
Situo Manhatano
Estiĝo 16-a de novembro 2001
Koordinatoj 40° 46′ 53″ N, 73° 57′ 37″ U (mapo)40.781264-73.960327Koordinatoj: 40° 46′ 53″ N, 73° 57′ 37″ U (mapo)
Neue Galerie New York (Novjorko)
Neue Galerie New York (Novjorko)
DEC
Neue Galerie New York
Neue Galerie New York
Situo de Neue Galerie New York
Map
Neue Galerie New York
Retpaĝo http://www.neuegalerie.org/
vdr
La muzeo Neue Galerie en la "muzea mejlo" de la urboparto Upper East Side
Gustav Klimt: pentraĵo pri Adele Bloch-Bauer I, 1907, oleofarboj, arĝeno kaj olo sur tolo

La muzeo Neue Galerie New York - la unuaj du vortoj germanlingvas: en Esperanto "Nova Galerio Novjorko" - estas ekspoziciejo pri pentraĵoj de la unua duono de la 20-a jarcento el Germanio kaj Aŭstrio. Ĝi situas ĉe la "muzea mejlo" de la urboparto Upper East Side, en la sudo de la kvartalo Carnegie Hill, en la urbodistrikto Manhatano de Novjorko, prosime de la kruciĝo de la Kvina Avenuo kaj 86-a strato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo baziĝas je arta galerio, kiun en 1968 fondis la artkomercisto kaj muzea gvidanto Serge Sabarsky, kaj ties proksima amiko, la entreprenisto kaj filantrofo Ronald Lauder - la origina institucio havis la nomon „Serge Sabarsky Gallery“ kaj situas ĉe la urba adreso 987 Madison Avenue.

En 1994 ambaŭ komercistoj aĉetis la nunan muzean konstruaĵon de la instituto YIVO Institute for Jewish Research (jide Yidisher visnshaftlekher institut) pri esploro de judismo. Antaŭa posedantino estis Grace Wilson Vanderbilt, edzino de la entreprenisto Cornelius Vanderbilt III. La domego elegante konstruita en novklasikisma stilo laŭ planoj de la arkitektoj John Mervin Carrère kaj Thomas Hastings unuafoje uziĝis ekde 1914 per la industria entreprenisto William Starr Miller.

Post kiam Serge Sabarsky mortis en 1996, Ronald Lauder komencis integrigi sian valoran personan artkolekton en la muzeon kaj levi ĝian signifon al internacie aparte altgranga muzeo.

Komence de la 3-a jarmilo la muzeo laŭ planoj de la germana aktitektino Annabelle Selldorf singarde renoviĝis, kaj en 2001 remalfermiĝis. La ekspoziciejoj taŭgas por maksimume 350 vizitantoj. Krome en la muzeo situas librovendejo, bibliotekstila vendejo de artaĵoj kaj du kafejoj.

Kolekto de artaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kolekto de artaĵoj de la muzeo dividiĝas en du partojn. En la unua etaĝo de la konstruaĵo videblas verkaĵoj de aŭstraj pentristoj de la komenco de la 20-a jarcento - interalie de Gustav Klimt, Egon Schiele kaj Oskar Kokoschka. En la dua unua etaĝo de la konstruaĵo videblas verkaĵoj de germanaj pentristoj de tiu epoko, aparte de ekspresionismo - interalie de Paul Klee, Ernst Ludwig Kirchner, Otto Dix, George Grosz, Lyonel Feininger kaj Vasilij Kandinskij.

En junio 2006 Ronald Lauder por la galerio aĉetis la pentraĵon Adele Bloch-Bauer 1 fare de Gustav Klimt je prezo de 135 milionoj de usonaj dolaroj - la plej alta prezo ĝis tiu momento pagita por pentraĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]