James Orton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Orton
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1830 (1830-04-21)
en Seneca Falls
Morto 25-an de septembro 1877 (1877-09-25) (47-jaraĝa)
en Lago Titikako
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Williams College vd
Profesio
Okupo natursciencisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Orton (21a de aprilo 1830, Seneca Falls (Novjorkio)25a de septembro 1877, Lago Titikaka, Peruo) estis usona naturalisto kiu kontribuis multe al kono de Sudameriko kaj ĉefe de la Amazona baseno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de malriĉa pastro el Presbiterianismo. Li gradiĝis ĉe Williams College en 1855. En 1858 li gradiĝis pri Teologio kaj pasis iome da tempo veture tra Eŭropo kaj Oriento, pastriĝis la 11an de julio 1860. Post diversaj pastraj postenoj li iĝis instruisto pri naturaj sciencoj en la Universitato de Roĉestro en 1866, kaj en 1869 profesoro de natura historio ĉe la Vassar College, kio li estis ĝis sia morto.

En 1867 li vizitis Sudamerikon estre de ekspedicio de studentoj de la Williams College. Tiam li trapasis la kontinenton el Kito, la rivero Napo, kaj la Amazonio, malkovrante la unuajn fosiliojn kiuj troviĝis en la valo de tiu lasta rivero. Li faris duan veturon en 1873, kaj trapasis el Parao, tra Amazonio al Lima kaj al Lago Titikaka. Tie li mortiĝis en 1876 dum sia lasta ekspedicio survoje al Punio.

Orton estis konsiderata ĉefa fakulo pri geologia kaj fizika geografio de la okcidenta marbordo de Sudameriko kaj de Amazonio. Neniu post Alexander von Humboldt kontribuis tiom multe al kono de tiu mondoregiono. Li estis membro de sciencaj societoj en Usono kaj en Eŭropo, kaj verkis artikolojn pri natura historio de Sudameriko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj liaj verkoj estas:

  • Miners' Guide and Metallurgists' Directory (New York, 1849)
  • The Proverbalist and the Poet (Philadelphia, 1852)
  • The Andes and the Amazon (New York, 1870; 3rd ed. 1876)
  • Underground Treasures: How and Where to find Them (Hartford, 1872)
  • Liberal Education of Women (New York, 1873)
  • Comparative Zoology (1875)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Appletons: Orton, Azariah Giles, 1900

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • James H. Orton. Vassar College Encyclopedia (2007). Alirita 4 December 2012.