Norbert Gstrein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norbert Gstrein
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1961 (1961-06-03) (62-jaraĝa)
en Mils bei Imst
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Hamburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dum voĉlegado en Kolonjo en 2009.

Norbert GSTREIN (naskiĝinta en la 3-a de junio 1961 en Mils) estas aŭstra verkisto. Per siaj prozaĵoj li sekvas konsekvence poetiksciencan koncepton kiu sentas sin samtempe ŝulda al lingvokritiko kaj rakontadpripensado.

VIvo[redakti | redakti fonton]

Post la finstudo de matematiko en Insbruko li ekokupiĝis pri lingvofilozofiaj studoj, frekventis seminariojn ĉe la universitatoj de Stanford kaj Erlangen kaj doktoriĝas per la disertacio Pri la logiko de demandoj (1988). Hodiaŭ li vivas en Hamburgo.

Verkistaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Lia unua rakonto EIner (1988), ĉe la unua ekvido la historio de neintegritulo en aŭstra turismovilaĝo, estis laŭdita fare de kritikistoj kiel ege kompleksa prozaĵo (premioj Rauriser Literaturpreis 1989, kaj Förderpreis des Bremer Literaturpreises).

Memkritika skribado kun socikritika analizo karakterizas ankaŭ la aliajn verkojn de Gstrein: la rakonto Anderntags (1989), kies temo estas 'memoro skribanta'; la romanoj Das Register (1992) kaj Selbstportrait mit einer Toten (2000) kiel ankaŭ la prozaĵo Der Kommerzialrat. Bericht (1995). La novelo O2 (1993) malkomponas la rakonton pri la historia okazo de la gasbalonflugo de la svisa fizikisto Auguste Piccard en 1931 al pluraj memstaraj rakontŝnuroj, pere de muntado kaj perspektivigo.

La plej grandan sukceson havis ĝis nun la romano Die englischen Jahre (1999; premio Alfred-Döblin-Preis 1999). Li prezentas la postflaradon de la spuroj de la juda verkisto Gabriel Hirschfelder, kiu restis post la fino de la Dua mondmilito en la ekzilo kaj mortis tie en la 1995-a jaro. Malantaŭ ĉi-tiu biografio kaŝas sin dua, alia persono. El rimarkoj, memoroj kaj internaj monologoj Gstrein kreas rakonton spegulantan la identecproblemkomplekson sur pluraj nivelaj. En 2001 oni aljuĝis al li la Literaturpremion de la Konrad-Adenauer-fondaĵo.

La verko Handwerk des Tötens (2003) estas kortuŝa literatura digesto de la Kosova Milito kaj priskribas la morton de germanlingva ĵurnalisto dum profesia laboro en eksa Jugoslavujo. Modelo ĉefrolula estis la sudtirolano Gabriel Grüner, kunlaboranto de la germana revuo Stern, kiu mortis en 1999. Al multaj neakceptembaj kritikoj Gstrein respondis per la polemika pamfleto Wem gehört eine Geschichte? (2004).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Bartsch / Gerhard Fuchs (eld.): Norbert Gstrein. (= Droschl Dossier 26), Graz 2006. ISBN 3-85420-713-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]