Jakob Samuel Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familio de kunikloj, oleo sur tolo.
Memorigtabulo ĉe Johannes-strato nr. 34 en Erfurto.

Jakob Samuel BECK (naskiĝinta en la 21-a de marto 1715 en Erfurto, mortinta samloke en 1778) estis germana pentristo.

Vivo kaj kreaiva agado[redakti | redakti fonton]

Li elkreskis kiel filo de riĉa familio en Erfurto. Lia patro Georg Konrad estis ĉefpolicisto. En 1734 li edziĝis. Lia loĝdomo kaj ateliero estis en la Johannes-strato nr. 36. Li pentris portretojn, i.a. de Karl Alexander von Württemberg, Leopold la 1-a (Anhalt-Dessau), Wilhelm Ferdinand Bachoff, Gustav Adolf von Gotter kaj Christian Reichardt. En 1752 li nomumitis kortega kaj kabineta pentristo fare de Karolo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach).

Por la Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto li faris - kune kun aliaj ok artistoj - oleopentraĵojn por la el 56 pecojn konsistanta grandformata bildociklo Mortodanco. Krome li pentris pluraj aferojn por la ĉefaltaro en la Katedralo de Erfurto: La suba altarpentraĵo, anstataŭinte pli maljunan, rakontas la adoradon de la Tri reĝoj kaj imitas la samtitolan verkon de Peter Paul Rubens . Iam ankaŭ la bildo ĉe la retablo estis de Beck, sed tiu jam ne ekzistas. Krome videblas alia frukto de liaj manoj ĉe la suda vando de la katedralo, nome la Adorado de la paŝtistoj.

Ĉ. unu jaron antaŭ la morto Beck estis en Jelgava.

La mortodanca ciklo detruitis dum fajrego en la 7-a de marto 1872. Pli ol 14 pentraĵoj troviĝas nuntempe en la Anger-muzeo.

Listo de bildoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Bildo Titolo Jaro Formato / Materialo Ekspozicio / Kolekto / Posedanto / Notoj
Gemüsestilleben mit Meerschweinchen 1736 70,0 × 98,0 cm, Oleo sur tolo
Waldlandschaft mit einem Fasan und einem Wiesel 1754 56 × 79 cm, Oleo sur tolo
Christian Reichart 1760 89,5 x 73,5 cm, Oleo sur tolo Anger-muzeo (Erfurt), Inv.-nr. G 3299. Servis al la skulptisto Georg Friedrich Carl Kölling en 1867 kiel modelo por monumento.
Früchtestilleben mit Fayenceschale 1768 63,0 × 79,0 cm, Oleo sur tolo Anger-muzeo (Erfurt)
Fruchtstillleben 1775 Neues Museum en Weimar
Gans in der Landschaft 53,7 × 69,3 cm, Oleo sur tolo
Enten 60,0 × 82,0 cm, Oleo sur tolo
Hühnerhof 1756 106 × 133 cm, Oleo sur tolo Privatulo
Stillleben mit Melonen auf einer Platte
Jagdbeute Oleo sur tolo Urba artmuzeo en Riga ene de la kolekto Bredolo
Gustav Adolf Graf von Gotter Oleo sur tolo Kastelo de Molsdorf

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mechthild Lucke: Jacob Samuel Beck. in Beiträge zur Erfurter Kunstgeschichte, Erfurt 1999.
  • Martin Franke: Jacob Samuel Beck. 1715–1778. Erfurt 1999, S. 15.
  • Claus Grimm: Stilleben. Die niederländischen und deutsche Meister. Stuttgart and Zurich 1988;
  • Alan Chong, Wouter Th. Kloek: Still-life paintings from the Netherlands, 1550–1720. Ekspozicia katalogo, Zwolle 1999, ISBN 978-9040093173.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]