Nikolaj Ivanoviĉ Kibaljĉiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Ivanoviĉ Kibaljĉiĉ
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1853 (1853-10-19)
en Korop
Morto 3-an de aprilo 1881 (1881-04-03) (27-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo pendumo
Tombo Cemetery of the Victims of January 9
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Chernihiv Theological Seminary
Okupo
Okupo ĵurnalistokemiistopolitikistosciencistoinventisto
vdr

Nikolaj Ivanoviĉ KIBALJĈIĈ (ruse Николай Иванович КИБАЛЬЧИЧ) (1853-1881) estis rusia revoluciisto, membro de organizo "Popola libero", inventisto, aŭtoro de la unua en Rusio projekto de raketa flugaparato por flugo de homo. Ekde jaro 1871 li lernis en Peterburga instituto de fervojaj inĝenieroj, ekde jaro 1873 - en Medicinokirurgia akademio. Ekde oktobro de jaro 1875 ĝis junio de jaro 1878 li estis en malliberejo pro akuzo pri revolucia agado. Post liberigo li transiris al konspira stato kaj komencis aktive partopreni en revolucia movado. Li administris laboratorion de eksplodaĵoj de Plenumkomitato de "Popola libero". Estante ĉefa teknikisto de la organizo, li partoprenis en preparo de atencoj al caro Aleksandro II. En 7 de marto de jaro 1881 li estis arestita laŭ proceso de 1 de marto de 1881 pri murdo de la caro per membroj de "Popola libero", estis kondamnita al ekzekuto kaj pendumita kune kun aliaj partoprenantoj de la murdo. Troviĝante en malliberejo, kelkaj tagoj antaŭ la ekzekuto li ellaboris originalan projekton de pilotata raketa flugaparato (publikigita unufoje en jaro 1918 en gazeto "Biloe", kajeroj 4-5). En la projekto li esploris konstrukcion de pulva raketa movilo, direktadon de flugo per ŝanĝo de angulo de obkliveco de la movilo, reĝimon de brulaĵbrulado, garantadon de stabileco de la aparato ktp. Per la nomo de Kibalĉiĉ estis nomita kratero sur luno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]