Justus Friedrich Froriep

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justus Friedrich Froriep
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1745 (1745-06-01)
en Lubeko
Morto 26-an de januaro 1800 (1800-01-26) (54-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Justus Friedrich FRORIEP (naskiĝinta en la 1-a de junio 1745 en Lübeck, mortinta en la 26-a de januaro 1800 en Wetzlar) estis germana teologo kaj orientalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en Lepsiko teologion kaj profesoriĝis samloke. En 1771 li ekprelegis en Erfurto pri teologiaĵoj kaj orientalaj lingvoj.

En 1781 li venis kiel konsistoria konsilisto, superintendanto kaj chefparoĥo al Bückeburg. Ĉiujn tiajn ekleziajn oficojn li perdis en 1792 pro kvereloj religiaj kun la superuloj. Poste li restis en Wetzlar kaj ighis predikisto. Lia filo Ludwig Friedrich iĝis konata eldonisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Arabische Bibliothek, 1-a (ununura) volumo, 1769.
  • Anfang des Koran]mit Übersetzung und Anmerkungen, 1768.
  • Bibliothek der theologischen Wissenschaften, 2 vol., 1771–86. surrete
  • Über die Religionsverwirrung zwischen den Lutheranern und Reformierten in der Grafschaft Schaumburg, 1-a (ununura) volumo, 1790.
  • Zur Erinnerung an den Herrn Oberlieutenant Johann Kasimir von Monkewitz, ehemaligem Befehlshaber des Bückeburgischen Karabinierkorps, 1789.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe ADB.