Ferenc Zsigmond (literaturhistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Zsigmond
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1883 (1883-03-06)
en Kunhegyes
Morto 20-an de julio 1949 (1949-07-20) (66-jaraĝa)
en Kunhegyes
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo profesoro • literaturhistoriisto
vdr

Ferenc Zsigmond [ĵigmond], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsigmond Ferenc estis hungara literaturhistoriisto, instruisto, profesoro, membro (korespondanta en 1925, ordinara en 1942) de Hungara Scienca Akademio.

Ferenc Zsigmond [1] naskiĝis la 6-an de marto 1883 en Kunhegyes. Li mortis la 20-an de julio 1949 en Kunhegyes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Zsigmond frekventis mezlernejon en Mezőtúr, li lernis en Universitato Kolozsvár inter 1902-1906, kie li akiris 2 diplomojn. Li ekinstruis en kalvinana gimnazio en Karcag, ekde 1922 en Debrecen. En 1923 li instruis ankaŭ en universitato en Debrecen, li atingis la instruan rangon titulara publika eksterordinara profesoro en 1930. Li profesoriĝis en 19. Li pensiuliĝis en 1934 kaj li translokiĝis al Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri biografioj de la elstaraj hungaraj verkistoj. Li sinmortis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lévay József élete és költészete (1906)
  • Jókai Mór élete és művei (Vivo kaj verkoj de Mór Jókai), (1924)
  • A debreceni református kollégium története 1538 (?) – 1938 (Historio de la kalvinana kolegio en Debrecen 1538 (?) – 1938), (1937)

Fontoj[redakti | redakti fonton]