Omo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo. Por informoj pri aliaj signifoj de la trilitera kunmetaĵo, vidu la artikolon OMO.
Kelkaj rezistiloj. Iliaj rezistancoj, en omoj, estas markitaj per kolora kodo

La omo (simbolo: Ω, tio estas, la greka litero omego) estas la oficiala mezurunuo de elektra rezistanco laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj. La omo estis tiel nomita honore al la germana fizikisto Georg Ohm.

Unu omo estas difinita kiel la rezistanco inter du punktoj de konduktilo, ĉe kiuj tensio de unu volto estigas kurenton de unu ampero (memkompreninde, sen ĉeesto de ajna elektromova forco).[1]

La omo rilatas jene al la aliaj unuoj:

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de omo (Ω) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 Ω deciomo 101 Ω daΩ dekaomo
10–2 Ω centiomo 102 Ω hektoomo
10–3 Ω miliomo 103 Ω kiloomo
10–6 Ω µΩ mikroomo 106 Ω megaomo
10–9 Ω nanoomo 109 Ω gigaomo
10–12 Ω pikoomo 1012 Ω teraomo
10–15 Ω femtoomo 1015 Ω petaomo
10–18 Ω atoomo 1018 Ω eksaomo
10–21 Ω zeptoomo 1021 Ω zetaomo
10–24 Ω joktoomo 1024 Ω jotaomo

La nomoj de dekoblaj kaj dekonaj mezurunuoj de omo deriveblas per la kutimaj prefiksoj de SI.

La plej ofte uzataj el ili, en la fako de elektroniko, estas miliomo, kiloomo kaj megaomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]