Chetumal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chetumal
loĝlokoj de Meksiko • urbo • limurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Fondita 1898 (oficiale)
Poŝtkodo 77000
Telefonkodo 983 kaj 912
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Cora A. Castilla
Demografio
Loĝantaro 169 028  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 18° 30′ N, 88° 17′ U (mapo)18.5-88.283333333333Koordinatoj: 18° 30′ N, 88° 17′ U (mapo)
Alto 2 m [+]
Horzono UTC -6
Chetumal (Quintana Roo)
Chetumal (Quintana Roo)
DEC
Chetumal
Chetumal
Situo de Chetumal
Chetumal (Meksiko)
Chetumal (Meksiko)
DEC
Chetumal
Chetumal
Situo de Chetumal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chetumal [+]
vdr

Chetumal estas urbo de la meksika subŝtato Kintanaroo (Quintana Roo), kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la orienta parto de Meksiko.

La urbo estas la administra centro kaj de la komunumo Othón P. Blanco kaj de la tuta subŝtato Quintana Roo.

Chetumal situas ĉe la okcidenta bordo de la samnoma golfeto de Chetumal, proksime de la enfluo de la limrivero Río Hondo en la golfeton. La urbo havas signifan marhavenon kaj pro sia proksimeco al la najbara ŝtato Belizo funkcias kiel komerca centro de la regiono. La urba nomo devenas de la vorto Ĉaktemal en la jukatana majaa lingvo, kiu signis la tiean regionon de la majaa kulturo.

Dum la hispana konkeriĝo de la jukatana duoninsulo, la regiona majaa ŝtato sukcesis venki plurajn atakojn de la hispanoj, sed fine de la 16-a jarcento tamen konkeriĝis, dum kelkdek kilometrojn norde de la urbo iuj majaaj teritorioj dumtempe restis sendependaj de la meksika ŝtato ĝis komence de la 20-a jarcento.

La nuna urbo oficiale fondiĝis en 1898 kiel meksika marhaveno je la nomo Payo Obispo, sed en 1936 reprenis la originan majaan nomon en ties iom hispanigita formo, do Chetumal.

Kiel ĉefurbo de la subŝtato la urbo ampleksas la registarajn konstruaĵojn de la subŝtato kaj la universitaton de Kintanaroo.

elaera bildo de Chetumal
ĉe la apudgolfeta bulvardo de Chetumal