Gyula Fényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Fényi [djula fEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fényi Gyula estis hungara astronomo, pastro, monaĥo, instruisto, profesoro, membro (korespondanta en 1916) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina nomo estis Fink István/István Fink.

Memortabulo pri Gyula Fényi

Gyula Fényi [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1845 en Sopron. Li mortis la 21-an de decembro 1927 en Kalocsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Fényi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo. En 1864 li aliĝis al la jezuitoj, krome li lernis filozofion kaj aliajn studobjektojn en Nagyszombat. Inter 1871-1874 li instruis en Kalocsa, poste 4 jarojn li lernis teologion en Innsbruck. En 1877 li pastriĝis. Inter 1878-1882 li laboris en observatorio Haynald en Kalocsa, poste li instruis en diversaj gimnazioj aŭ en altlernejo, fine li gvidis la menciitan observatorion. Li pensiuliĝis en 1913. Li okupiĝis precipe pri observado de Suno.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Busto pri Gyula Fényi
  • Meteorol. észlelések (Meteologiaj observadoj), (1886-1888)
  • Astronomische Nachrichten (1892)
  • A Napon észlelt jelenségek természetének magyarázata (1900)
  • A napon észlelt jelenségek természete (1918)
  • Die Periodizität der Protuberanzen der Jahre 1886-1917 (1922)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]