Hanns Sachs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hanns Sachs
Hanns Sachs ĉirkaŭ la jaro 1920
Hanns Sachs ĉirkaŭ la jaro 1920
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1881
en Vieno, Aŭstrio-Hungario
Morto 10-an de januaro 1947
en Bostono, Usono
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo psikologo • psikoanalizisto • juristo • redaktisto
vdr

Hanns Sachs (naskiĝis la 10-an de januaro 1881 en Vieno, Aŭstrio-Hungario; mortis la 10-an de januaro 1947 en Bostono, Usono) estis aŭstra psikoanalizisto, juristo kaj frua kunlaboranto de Sigmund Freud.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hanns Sachs estis la filo de juda advokato kaj post la lernejaj jaroj studis juron en la universitato de Vieno. En 1904 li doktoriĝis kaj en sia hejmurbo eklaboris kiel advokato. Post kiam li legis la germanlingvan libron „Traumdeutung“ ("interpretado de sonĝoj") de Sigmund Freud, li regule ĉeestis ties prelegojn kaj en 1909 iĝis membro de la neformala psikoanaliza grupiĝo nomata "merkreda societo" (germane Mittwochs-Gesellschaft). Ekde la jaro 1912 li kune kun Otto Rank estis eldonisto de la periodaĵo Imago pri apliko de la psikoanalizo en filozofio, pedagogoio kaj parencaj sciencoj. En 1913 li iĝis membro de la "sekreta komitato" psikoanaliza, kiu konsistis el li, Karl Abraham, Sándor Ferenczi, Ernest Jones kaj Otto Rank. Inter la jaroj 1920 kaj 1932 li vivis kaj laboris en Berlino, kie li estis la unua instrua psikoanalizisto, edukanta aliajn terapiistojn, inter ili ekzemple Michael Balint, Karen Horney kaj Frieda Reichmann[1]. En 1925 li kaj Karl Abraham estis sciencaj konsilistoj pri la sensona kineja filmo Geheimnisse einer Seele ("sekretoj de animo") de la reĝisoro Georg Wilhelm Pabst, kiu publikiĝis sekvajare.[2]

Jam frue Hanns Sachs konsciis pri la danĝeroj de la Nacisocialismo kaj en 1932 el Germanio elmigris al Bostono, Usono. Tie li ekde la jaro 1939 eldonis la periodaĵon American Imago.

Nuna percepto de li[redakti | redakti fonton]

Hanns Sachs en siaj verkaĵoj donis esencajn kontribuojn al la evoluigo de psikoanaliza literatura teorio. La germanisto Reiner Wild, kiu en la 2010-aj jaroj en la retejo de la Universitato de Mannheim pretigis ampleksan eldonon de la literatursciencaj kaj literaturhistoriaj verkaĵoj de Hanns Sachs, skribis en la enkonduko de tiu elsono: „En tiuj laboroj, kies centron konsistigas la en 1924 publikigita studaĵo "komunaj tagsonĝoj", li evoluigis psikoanalizan literaturteorion, kiu baziĝas je la socia karaktero de artaĵo kvazaŭ komuna tagsonĝo."

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Uwe Henrik Peters, Psychiatrie im Exil (vidu la literaturan liston), paĝo 97
  2. Geheimnisse einer Seele (1926) en Interreta filma datumbazo (angle)