Christoph Amberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Amberger (1490-1562)
Pentraĵo farita de Philipp Kilian por Joakimo el Sandrart (1675)
Pentraĵo farita de Philipp Kilian por Joakimo el Sandrart (1675)
Persona informo
Naskiĝo 1490
en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio
Morto 19-a de oktobro 1562
en Aŭgsburgo, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Christoph AMBERGER (n. pli-malpli en 1490 en Nurenbergo, m. inter la 1-a de novembro 1561 ĝis la 19-a de oktobro 1562 en Aŭgsburgo) estis germana portreta pentristo kaj disĉiplo de Hans Holbein (1460-1524), la Maljuna, Hans Burgkmair (1473-1531) kaj de Leonhard Beck (1480-1542), kies filino, Barbara, li edziĝis en 1530. Li famiĝis ĉar li pentris la vivon de Josefo en 12 bildoj. Li faris portretojn de gravaj personoj en lia epoko, same kiel Karlo la 5-a, Sebastian Münster (1488-1552), Ludoviko la Bavaro kaj de la humanisto Konrad Peutinger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tri urboj disputas lian naskiĝon: Nurenbergo, Amberg kaj Ulm kaj lia naskojaro varias inter 1490 kaj 1510. Oni sugestas ke li mortis en Aŭgsburgo ĉar li tie vivis kaj plenumis sian artistan vivon. Inter la jaroj 1525 kaj 1527, li laboris en la nordo de Italio kaj Venecio. Certaj stilaj similaĵoj indikas fortan influon parte de Hans Holbein, la Juna (1497-1543).

Unu el liaj plej gravaj verkoj estas la retablo de la plej granda altaro de la katedralo de Aŭgsburgo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Artgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj