Angela Merkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angela Merkel
Federacia kanceliero de Germanio
Persona informo
Angela Merkel
Naskonomo Angela Dorothea Kasner
Naskiĝo 17-an de julio 1954 (1954-07-17) (69-jaraĝa)
en Eimsbüttel, Hamburgo,  Okcidenta Germanio
Religio Evangelia Eklezio en Germanioluteranismo • Evangelia eklezio vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germanaanglarusa vd
Loĝloko BerlinoHamburgo • Quitzow • TemplinLeipzigGießen vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Politeknika mezlernejo Templin • Pliampleksa mezlernejo Templin • Universitato de LepsikoAkademio de Sciencoj de GDR vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio • Demokratia Ekvojo • Kristandemokrata Unio de Germanio (GDR) vd
Subskribo Angela Merkel
Familio
Dinastio family of Angela Merkel vd
Patro Horst Kasner vd
Patrino Herlind Kasner vd
Gefratoj Marcus Kasner • Irene Kasner vd
Edz(in)o Joachim Sauer • Ulrich Merkel vd
Infanoj sen valoro vd
Parencoj Adrian Sauer vd
Profesio
Okupo politikistofizikistoŝtatreprezentantokemiisto vd
Laborkampo politikoteoria kemioanaliza kemiofiziko vd
Aktiva en BerlinoTemplinDistrikto Uckermark vd
Doktoreca konsilisto Lutz Zülicke vd
Verkado
Verkoj Examination of the mechanism of decays with singular bond breaking and calculation of their coefficient of reaction rate on the basis of quantum mechanical and statistical methods vd
En TTT Oficiala retejo vd
Federacia kanceliero de Germanio
Dum 20052021
Antaŭulo Gerhard Schröder
Sekvanto Olaf Scholz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Prezidento de Usono Barack Obama, kaj lia edzino Michelle Obama, Angela Merkel, kaj ŝia edzo, Joachim Sauer, 2009
La avo de Angela Merkel Ludwik Marian Kaźmierczak en la blua uniformo de pola armeo de generalo Józef Haller kun fianĉino Margareta, ĉ. 1919–1920

Angela Dorothea MERKEL [ANgela doroTEa MERkel] (Pri tiu ĉi sono prononco; naskita la 17-an de julio 1954 en Hamburgo, kun la nomo Kasner) estas germana fizikistino kaj politikistino. Ekde la 22-a de novembro 2005 ĝis la 8-a de decembro 2021 ŝi estis kancelierino de Germanio.

Sub la regado de Helmut Kohl ŝi estis federacia ministro pri virinoj kaj junularo (1991–1994) kaj pri medio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998). En la jaro 2000 Merkel iĝis prezidantino de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj en 2005 kanceliera kandidatino por la parlamenta baloto en septembro 2005.

Ŝi venkis denove en la baloto de la 27-a de septembro de 2009, kvankam sen absoluta plimulto, kaj same en la baloto de la 22-a de septembro de 2013. Sekve ŝi gvidis respektive gvidas la registaran ministraron de 2005-2009, 2009-2013 kaj 2013-2017.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Angela Merkel estas filino de la instruistino Herlind Kasner kaj la protestanta pastro Horst Kasner, ŝia avo estis polo Ludwik Marian Kaźmierczak. Nur kelkajn monatojn post ŝia naskiĝo en Hamburgo (parto de Federacia Respubliko Germanio en 1954) ŝia familio transloĝiĝis al Germana Demokratia Respubliko (GDR), ĉar ŝia patro estis nomumita paroĥestro en Quitzow.

Ek de 1957 Merkel kaj ŝiaj pli junaj gefratoj Marcus kaj Irene vivis en Templin. Ek de 1961 ŝi frekventis la politeknikan gimnazion. Komence de la 1970-aj jaroj ŝi aniĝis en FDJ (Freie Deutsche Jugend, la socialisma junulara organizo de GDR). Post la abiturienta ekzameno en 1973 ŝi studis fizikon en la universitato de Lepsiko. En 1978 ŝi magistriĝis.

Samjare ŝi rifuzis, kiam la ministerio pri ŝtata sekureco petis ŝin pri neoficiala kunlaboro. Ŝia "viktima akto" de la ŝtata sekureco mencias ŝian kritikan sintenon pri GDR kaj komunismo kaj ŝian aprobon de la pola Sindikato Solidareco.

En 1986 ŝi doktoriĝis pri la temo "esplorado de la mekanismo de malkomponaj reakcioj kun simpla disigo de ligoj kaj kalkulado de iliaj rapidecaj konstantoj surbaze de kvantum-kemiaj kaj statistikaj metodoj". De 1978 al 1990 ŝi laboris kiel scienca asistanto en la Instituto pri Fizika kemio de la Akademio de la Sciencoj en Berlino. Kelktempe ŝi estis distrikta estrarano de FDJ; fine ŝi iĝis FDJ-a sekretario pri agitado kaj propagando ĉe Akademio de la Sciencoj. Sed ŝi ne membris en iu el la ŝtate permesataj partioj de GDR.

En 1972 ŝi edzigis la fizikiston Ulrich Merkel; ili eksedziĝis en 1982. De decembro 1998 ŝi estas edzino de Joachim Sauer, profesoro pri fiziko.

Elektoj en 2021[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la parlamentaj elektoj la 26-an de septembro 2021, Merkel anoncis ke ŝi ne plu kandidatas post 16 jaroj kiel kanceliero. Ŝia posteulo fariĝis Olaf Scholz, kies partio SPD gajnis 25,7% da voĉoj, kaj kiu venkis super Armin Laschet de CDU, kiu ricevis 24,1%.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:Federacia kanceliero de GermanioPoste:
Gerhard Schröder20052021Olaf Scholz