Petrus Mosellanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Mosellanus
1493–1524)
Persona informo
Naskiĝo 1493
en Bruttig-Fankel
Morto 19-a de aprilo 1524
en Leipzig
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Petrus Mosellanus
Profesio
Okupo teologo • klasikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petrus MOSELLANUS (1493-1524) (* Bruttig-Fankel, en la 1493 - Leipzig, en la 19-a de aprilo 1524) estis humanisto, filologo, helenisto, katolika romia teologo kiu simpatiis kun Marteno Lutero kaj aliaj reformistoj. Li ankaŭ estis profesoro pri la greka en la Universitato de Lepsiko, kie liaj lernantoj estis Julius von Pflugk (1499-1564), Episkopo de Naumburg; la mineralogo Georgius Agricola (1494-1555), la humanisto Joakimo Kamerarius, la maljuna (1500-1574)[1] kaj la teologo kaj erudiciulo Christoph Hegendorff (1500-1540)[2]. Li estas ĉefe konata dank'al sia verko pri retoriko: Tabulae de schematibus et tropis (1516) kaj Paedologio (1518).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Petrus Mosellanus studis Bakalaŭrecon en filozofio en la Universitato de Kolonjo, en la fakultato pri teologio streĉe tomisma, fondita de la teologo Heinrich von Gorkum (1378-1431)[3]. Tie, li havis kiel samklasanoj Konrad Heresbach (1496-1576)[4], Johannes Bockenrod (1488-1536)[5] kaj Gerhard Westerburg (1490-1558)[6]. En la somero de 1515, li eniris en la Universitato de Lepsiko kaj tie ricevis la diplomoj pri Belartoj kaj teologio en la 28-a de decembro 1519 kaj la akademian gradon je Majstro en Artoj en la 20-a de aŭgusto 1520, krom formiĝi kiel Bakalaŭro pri Biblio (Baccalaureus biblicus) en la 9-a de novembro 1523. Kiam li estis nur 23-jara li estis nomumita profesoro pri la greka, ĉar Richard Croke (1489-1558)[7] translokiĝis al la Universitato de Kembriĝo. En 1519, okazis la inaŭgura diskurso en la latina lingvo, konata kiel Disputo el Lepsiko inter Marteno Lutero, Johannes Eck (1486-1543)[8] kaj Andreas Bodenstein (1480-1541)[9], pli konata kiel Karlostadio. En tiu momento, lia pruvo pri interveno inter la reformitoj kaj la katolikoj fiaskis.

El 1520 ĝis sia morto, Mosellanus estis rektoro de la Universitato de Lepsiko, urbo kie li ricevis, malmulte da tempo antaŭ ol sia morto, la viziton de Filipo Melanktono kaj Joakimo Kamerarius la maljuna. Li estis entombigita en la Preĝejo de Sankta Nikolao, en Lepsiko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj