Johannes Gropper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Gropper
Johannes Gropper
Johannes Gropper
blazono de Gropper
blazono de Gropper
Persona informo
Johannes Gropper
Naskiĝo 24-an de februaro 1503 (1503-02-24)
en Soest
Morto 13-an de marto 1559 (1559-03-13) (56-jaraĝa)
en Romo
Tombo Santa Maria dell'Anima vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes GROPPER (* Soest, Vestfalio, en la 24-a de februaro 1503 - Romo, en la 13-a de marto 1559) estis germana humanisto, juristo, teologo kaj kardinalo. La papo Paŭlo la 4-a elektis lin kardinalo en la konsistorio de la 20-a de decembro 1555. Pere de sia sennombra verkaro kaj agado, li estas konsiderita vere defendanto de la katolika fido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Universitato de Kolonjo kie li doktoriĝis pri civila leĝo en la 7-a de novembro 1525. En 1530, li akompanis la ĉefepiskopon de Kolonjo, Hermann von Wied, kiel asista konsilisto, en la "Dieto de Aŭgsburgo". Kune kun Arnold von Wesel kaj Bernhard von Hagen[1], ili starigis intiman rilaton kun Filipo Melanktono. Post la dieto, li sin dediĉis al la detala studado de la teologiaj aferoj kaj komencis legi la biblion kaj private studi la ekleziajn patrojn sen la helpo de instruistoj. En 1533, li fariĝis skolastikano en Xanten kaj dekano, en 1543.

Gropper estis adepto de Erasmo de Roterdamo kaj tial li interesiĝis pri teologio. Li multe klopodis kontraŭ la reformoj de la arkidiocezo de Kolonjo kaj kontraŭ la ideoj de Herman von Wied (1477-1552)[2], la princo-ĉefepiskopo de Kolonjo, kiu intencis enkonduki la reformon en tiu urbo. En sia verko "Enchiridion", Gropper proksimigas la reformon al siaj ideoj pri pravigo, sed liaj teorioj pri la eklezio kaj la sacerdota agado ĝenerale, la sep sakramentoj, la hierarkiaj ordoj kaj la supereco de la papo tute akordis kun la katolika doktrino.

Gropper fariĝis malamiko de Martin Bucer (1491-1551) kiam Herman von Wied, en decembro 1542, kiel parto je la realigo de la reformo, invitis lin kaj aliajn evangelistojn por instrui en la katedralo de Bonn. Li plurfoje forte diskutis kun Bucer kaj perforte batalis kontraŭ la reformo. Gropper kontaktis la papon Paŭlo la 3-a, kaj rezulte, en la 2-a de januaro 1546 la papo eksoficigis la episkopon Wied kiu estis ekskomunikita en la 16-a de aprilo 1546. Adolf von Schaumburg (1511-1566)[3] estis nomumita ĉefepiskopo de Kolonjo. Hermann von Wied rezignis en la 26-a de Januaro 1547 kiel administranto de Paderborn kaj en la 25-a de februaro de la sama jaro kiel ĉefepiskopo de Kolonjo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj