Araújo Porto-Alegre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel de Araújo
Porto Alegre
(1806-1879)
Barono de Sankta Anĝelo
Barono de Sankta Anĝelo
Persona informo
Naskonomo Manuel José de Araújo
Naskiĝo 29-a de novembro 1806
en Rio Pardo,  Brazilo
Morto 30-a de decembro 1879
en Lisbono,  Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Escola Nacional de Belas Artes vd
Familio
Infanoj Paulo Porto-Alegre vd
Profesio
Alia nomo Tibúrcio do Amarante • Pitangueira • Manuel de Araújo Porto-alegre vd
Okupo pentristo • verkistoarkitektoĵurnalistodiplomatopolitikisto • karikaturisto • artokritikisto • arthistoriisto • instruisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel de ARAÚJO PORTO ALEGRE (1806-1879) (* Rio Pardo, en la 29-a de novembro 1806 - Lisbono, en la 30-a de decembro 1879) estis brazila verkisto, pentristo, arkitekto, diplomato, ĵurnalisto kaj instruisto. Li estas la patrono de la 32-a seĝo en la Brazila Beletristika Akademio. Li fondis plurajn revuojn, inter ili la "Revuon Gŭanabaran", grandan disvastiganton de la romantika beletra genro kaj "La Magian Lanternon", publikaĵon kun politika humoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Francisco José de Araújo kaj de Francisca Antônia Viana. En 1826, li venis al Rio-de-Ĵanejro por studi pentradon kun Jean-Baptiste Debret (1768-1848)[1] en la Akademio pri Belartoj de Rio-de-Ĵanejro, kie li ankaŭ studis en la Milita Lernejo faris lecionojn pri anatomio de la kuracista kurso, krom filozofion. En 1831, dank'al subskripcio promociita de Evaristo da Veiga, kaj al la protektado de la fratoj Andradoj, Debret foriris al Eŭropo, por pliperfektiĝi kiel pentristo. Ĉar li estis ligita al Almeida Garrett, li gvidis la patriciojn, kiuj venis al Parizo interesitaj pri Romantikismo. Reirante al Rio, li elvolvis intensan artisman, edukcelan, administran kaj beletran aktivecon. Li kunlaboris kun Gonçalves de Magalhães (1811-1882) en la kreado de la revuo "Niterói" (1836) kaj fondis, kune kun Joaquim Manuel de Macedo kaj Gonçalves Dias la revuon "Gŭanabara" (1849), periodaĵoj kiuj entenis la komencantajn grupojn de la Romantikismo en Brazilo. En 1858, li eniris en prikonsula kariero, servante kiel konsulo de Brazilo en Prusio, kies sidejo estis en Berlino, kaj poste en Saksio, kun sidejo en Dresden (1860-1866), kaj fine en Lisbono (1866-1879), kie li mortis.

Li verkis biografiojn, teatraĵojn, politikajn studojn, poeziojn, kiuj ankoraŭ ne estis ĉiuj kunigitaj, tamen, li publikigis la ĉefajn en la verko "Brasilianas" (1863) sub la pseŭdonimo Tibúrcio do Amarante. Li prenis parton en la unua romantika brazila grupo, kies poezio signigas fortan naciismon. Li forlasis la klasikan mitologion profite de la nacia temaro. Lia plej grava beletra verko estis, tamen, la epikan poemon "Kolombo", en kiu li laboris ekde 1840, publikigante parte en tiuepokaj revuoj ekde 1850. Li riverence diigis la amikon Magalhães Gonçalves, atribuante al li la estradon pri la "regenerado de niaj beletroj", sed, li mem havis la nocion pri la influo de sia verko kiel prologo de la loka nacia movado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poeziaĵoj[redakti | redakti fonton]

Maldekstre dekstren: Gonçalves Dias, Porto Alegre kaj Gonçalves de Magalhães, en fotaĵo datita de proksimume 1858

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Destruição das Florestas (1845)
  • A escrava (1863)
  • A Estátua Amazônica (1851)
  • A Noite de São João (1857)
  • A Restauração de Pernambuco (1852)
  • Angélica e Firmino (1845)
  • As barras de ouro
  • As sapatero politicão
  • Cenas de Penafiel (1858)
  • Dinheiro é saúde
  • O espião de Bonaparte
  • O Prestígio da Lei (1859)
  • O rei dos mendigos (1866)
  • Os Judas (1859)
  • Os lavernos (1863)
  • Os Lobisomens (1862)
  • Os ourives
  • Os toltecas
  • Os traidores
  • Os voluntários da pátria (1877), verkita okaze de la Paragvaja Milito
  • Prólogo Dramático (1837)

Fikciaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Excertos das Memórias e Viagens do Coronel Bonifácio do Amarante (kun pseŭdonimo Tibúrcio do Amarante) (1848)

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj