Carl Jonas Love Almqvist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Jonas Love Almqvist
proksimume en 1835
proksimume en 1835
Persona informo
Carl Jonas Love Almqvist
Naskiĝo 28-an de novembro 1793
en Stokholmo,  Svedio
Morto 26-an de septembro 1866
en Bremeno,  Bremeno (Germanio)
Tombo tombejo de Solna vd
Religio luteranismo vd
Nacieco svedo
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Familio
Patro Carl Gustaf Almquist vd
Patrino Birgitta Lovisa Gjörwell vd
Gefratoj Gustaf Fridolf Almquist • Erik Viktor Almquist vd
Infanoj Ludvig Carl Wilhelm Almquist • Maria Lovisa Almquist vd
Profesio
Okupo verkistokomponisto • poeto • ĵurnalisto • romanisto • lerneja majstro • dramaturgo • aktivisto pri virinaj rajtoj • pastro vd
Laborkampo literaturomuzikoteatro vd
Aktiva dum 1814–1864
Verkado
Verkoj Tio konvenas! vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl Jonas Love (Ludwig) ALMQVIST [karl junas luve almkvist] (naskiĝis la 28-an de novembro 1793 en Stokholmo, Svedio, mortis la 26-an de septembro 1866 en Bremeno, Germanio) estis sveda verkisto, romantika poeto, frua feministo, realisto, komponisto, socia kritikisto kaj vojaĝanto.

Li naskiĝis la 28-an de novembro 1793, studis ĉe la universitato de Upsalo kaj laboris kiel oficisto en Stokholmo. Dum la jaroj 1824-1825 li provis, laŭ kelkaj tiutempaj romantikismaj ideoj, vivteni sin kiel kamparano en la provinco Vermlando. Kompreneble li trovis ke, kvankam kamparanoj ne ĝuis grandan respekton, tamen ilia profesio postulas certajn kvalifikojn kiujn li tute ne havis. Li do denove translokiĝis al Stokholmo, kiel li en 1828 iĝis instruisto ĉe la lernejo Nya elementarskolan; dum la jaroj 1829-1841 li estis ĝia lernejestro. En 1837 li pastriĝis en la tiama ŝtata – kaj monopola – luterana eklezio, kvankam lia religia konvinko ne tute, aŭ eĉ tute ne, koincidis kun ĝiaj dogmoj. Kiel ĵurnalisto li kunlaboris en du el la tiutempe plej radikalaj svedaj taggazetoj – Aftonbladet kaj Jönköpingsbladet.

Pro ekonomiaj problemoj li konfliktis kun la uzuristo von Scheven, kaj eble provis murdi lin per arseniko. Lia kulpo tamen neniam estis jure pruvita (kaj multaj el liaj admirantoj ĝis hodiaŭ kredas ke li estis senkulpa, tamen ne ĉiuj), ĉar en 1851 li tre rapide forlasis la landon kaj elmigris al Usono.

Al Svedio li neniam kuraĝis reveni, riskante tie mortopunon pro murdoprovo. Li tamen revenis al Eŭropo post 14 jaroj en Ameriko, petis sed ne ricevis garantion pri sia sekureco en Svedio, kaj mortis pro naturaj kialoj en Bremeno, Germanio, la 26-an de septembro 1866, preskaŭ 73-jara.

La ĉefa beletraĵo de Almqvist estas la granda ciklo Törnrosens bok ("Libro de sovaĝa rozo"), kiu aperis en du serioj 1833-1851.

Almqvist verkis ankaŭ faklibrojn pri lingvistiko kaj matematiko, ekzemple svedajn gramatikon kaj ortografion (la literumado de la sveda lingvo unuafoje normiĝis maljam dum lia vivtempo).

Kiel politika pensanto, Almqvist estus unu el la plej maldekstremaj svedaj verkistoj de tiu tempo. Kelkaj el liaj pensoj estis tre radikalaj por liaj samtempuloj, poste estis akceptataj sed nun ŝajnas denove eksmodiĝi, ekzemple tiu ke krimulo estas esence malsanulo, ne puninda sed kuracinda (tiel en lia eseo de 1821 Om brottsliges behandling, "Pri la traktado de krimuloj").

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Carl Jonas Love Almqvist: Tio konvenas!, traduko el la sveda Sten Johansson (romaneto 1998)
  • Carl Jonas Love Almqvist: Ormuzdo kaj Arimano, traduko el la sveda Gunnar Gällmo 2007
  • Carl Jonas Love Almqvist: La palaco, traduko el la sveda Gunnar Gällmo 2008
  • Carl Jonas Love Almqvist: Nokto de l' poeto, traduko el la sveda Gunnar Gällmo 2015