Heliotropo (mineralo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heliotropo laŭ formo de tamburŝtono

Heliotropo (de la greka Ἥλιος „suno“ kaj τροπή „turno“, do „sunturnanto“) estas variaĵo de ĥalcedono.

Heliotrop havas hel- ĝis malhelverdan koloron kun ruĝaj enŝprucomakuloj. La verdon kaŭzas enaĵoj de amfibolo, la ruĝajn makuletojn feroksido. Gravaj trovejoj estas interalie en Aŭstralio, Brazilo, Ĉinujo, Barato kaj Usono. Ekzistas ankaŭ malfermejo de la ŝtono sur la insulo Rùm en Skotujo. Pro sia vigla koloreco heliotropo estas avidata gemo. Laŭ mezepoka eklezia kompreno oni diris pri la ŝatono, ke ĝi enhavas sangogutojn de Kristo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stefan Weiß: Das große Lapis Mineralienverzeichnis. 4-a eldono. Christian Weise Verlag, Munkeno 2002, ISBN 3-921656-17-6.