Thiago Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thiago Silva
Persona informo
Naskonomo Thiago Emiliano da Silva
Naskiĝo 22-an de septembro 1984 (1984-09-22) (39-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco BraziloFrancio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Thiago Emiliano da Silva (prononco tʃiˈaɡu ẽmiliˈɐ̃nu dɐ ˈsiwvɐ), kutime nomata nur Thiago Silva, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  22-an de septembro 1984(nun 1984-09-22) en Rio-de-Ĵanejro, do nun estas 39-jara.

Thiago Silva en 2014

Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain F.C., antaŭe li 4 jarojn aktivis en la klubo A.C. Milan kaj antaŭ tio en pluraj aliaj kluboj. Krome Thiago Silva ekde la jaro 2008 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo, ekde 2012 kiel teamestro. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, matĉe en la nacia teamo tiam rekoneblis per la numero "3", kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, matĉe li tiam rekoneblis per la numero "2".