Aleksander Gierymski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksander Gierymski
Memportreto, 1900
Memportreto, 1900
Naskiĝo 30-a de januaro 1850
en Varsovio
Morto inter la 6-a kaj la 8-a de marto 1901
en Romo
Nacieco polo
Sukcesis kiel
Artista celigo impresionismo, realismo
Reprezentaj verkoj "Judino kun oranĝoj", "En kiosko", "Sablistoj"
Persona informo
Tombo Campo Verano
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Familio
Frat(in)o Maksymilian Gierymski
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Jewish woman with lemons
vdr

Ignacy Aleksander Gierymski estis pola pentristo, reprezentanto de realismo en pentroarto, pioniro de pola impresionismo, desegnisto; pli juna frato de Maksymilian Gierymski.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aleksander Gierymski finlernis en la 3-a Ŝtata Gimnazio en Varsovio en 1867 kaj samjare komencis studi en la Desegnista Klaso en Varsovio. En la jaroj 1868-1872 li studis en la Akademio de Belartoj de Munkeno, kiun finis kun ora medalo. La premio estis donita pro la diploma verko Venecia komercisto. En 1986, kun sia frato Maksimilian, li frekventis privatan atelieron de Franz Adam. En tiu periodo Gierymski komencis kunlabori kiel ilustristo kun varsoviaj gazetoj (inter alie "Kłosy" kaj "Tygodnik Ilustrowany"), poste ankaŭ kun gazetoj germanaj kaj aŭstraj. Li akompanis la fraton dum lia restado en alpaj kuraclokoj. En la jaroj 1873-1874 li restadis en Italio, ĉefe en Romo. Tie estis verkitaj la unuaj famaj pentraĵoj: Roma gastejo kaj Ludado de morao, kiujn Gierymski portis al Varsovio komence de 1875 kaj ekspoziciis en la artgalerio Zachęta. Ambaŭ pentraĵoj vekis grandan intereson de la spektantoj kaj kritikistoj.

En kiosko, 1882

De la fino de 1875 ĝis 1879 la artisto denove restadis en Romo. Li intense laboris por plua disvolvado de sia profesio, multan tempon dediĉis por studi la italan pentroarton. Tiam estis pentrita En kiosko, antaŭsigno de impresionismo, kiun la aŭtoro realigis post longaj preparaj studoj (inter alie Cilindro sur tablo, Sinjoro en ruĝa frako kaj aliaj). La temo de En kiosko - kunveno de societo en vestaĵoj de la 18-a jarcento, okazanta en kiosko translumigita de la suno de malantaŭe - ebligis al la artisto koncentri la atenton je reciproka interagado de la koloro kaj la lumo. Solvante tiun aferon, Gierymski proksimiĝis al tiutempaj francaj impresionistoj, kies verkojn verŝajne ne konis, ĉar ne estis vizitinta Parizon.

La plej elstara periodo de pentrado de Gierymski troviĝis en la jaroj 1879-1888, kiujn li pasigis en Varsovio. En tiu tempo li aliĝis al grupo de junaj literaturistoj kaj pentristoj de pozitivismo, kiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la semajna gazeto "Wędrowiec" (Migranto). Patrono de pentroarto en tiu gazeto estis Stanisław Witkiewicz, kiu komencis batalon por digna akcepto de la verkaro de Gierymski en la socio.

Sablistoj, 1887

Pentraĵoj de Gierymski faritaj en la varsovia periodo, kiel Oranĝistino, Pordego en la Malnova Urbo, Haveno en Solec, Trumpetoj, Sablistoj kaj aliaj, prezentas scenojn el la vivo de malriĉuloj de Powiśle kaj Malnova Urbo. La elstaraj varsovi-periodaj verkoj ne trovis tamen komprenon de la pola socio. La artisto, nekomprenata kaj neaprezata en la patrujo, sen vivrimedoj, en 1888 forlasis Varsovion. Li restis ĉefe en Germanio kaj Francio. Ŝanĝo de la medio influis ankaŭ la karakteron de lia arto. For de la hejmo li komencis faradi pentraĵojn malpli intimajn. Li koncentriĝis pri pejzaĝoj (vido al la kastelo Kufstein, Fragmento de Rotenburgo, ĉemaraj pejzaĝoj). Plurfoje li pentris nokturnojn, kiuj donis la eblon studi malfacilajn problemojn de artefarita lumigo (munkenaj nokturnoj, Pariza operejo nokte, Krepusko ĉe Sejno.

En la jaroj 1893-1895 li restis en Pollando pro klopodoj ekokupi katedron de pentroarto en la Akademio de Belartoj en Krakovo. Tiam li denove interesiĝis pri la vivo de ordinaraj homoj kaj pentris Vilaĝanan ĉerkon.

La lastaj jaroj de Gierymski pasis en Italio. Tiam estis pentritaj interalie Interno de Baziliko Sankta Marko en Venecio, Piazza del Popolo en Romo kaj vidaĵoj de Verono.

Aleksander Gierymski rigardis al la mondo per malvarma okulo de naturalisto, sed havis malkvietan temperamenton. Kaj kvankam la lastajn jarojn de la vivo li pasigis en psikiatria hospitalo, li postlasis unikan heredaĵon. Liaj pentraĵoj prezentas realismon kiel ĉe Gustave Courbet, kiu ne evitas temojn el la vivo de malriĉaj homoj. Bona ekzemplo estas Festo de Trumpetoj (la unua versio el 1884).

Aleksander Gierymski mortis inter la 6-a kaj la 8-a de marto 1901 en Romo, en psikiatria hospitalo ĉe via Lungara. Li estis entombigita la 10-an de marto 1901 en la tombejo Campo Verano en Romo.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Judino kun citronoj (1881), Silezia Muzeo en Katowice
  • Judino kun oranĝoj (1881), Nacia Muzeo en Varsovio (rabita en 1944, retrovita en Germanio en 2010 kaj depostulita en 2011
  • En kiosko (1882), Nacia Muzeo en Varsovio
  • Powiśle (1883), Nacia Muzeo en Krakovo, Galerio de 19-jarcenta Pola Arto en Sukiennice
  • Festo de Trumpetoj 1 (1884), Nacia Muzeo en Varsovio
  • Sablistoj (1887), Nacia Muzeo en Varsovio
  • Placo de Vitelsbaĥoj en Munkeno nokte (1890), Nacia Muzeo en Varsovio
  • Vespero ĉe Sejno (1892–1893), Nacia Muzeo en Krakovo, Galerio de 19-jarcenta Pola Arto en Sukiennice
  • Vilaĝana ĉerko (1894–1895), Nacia Muzeo en Varsovio
  • Knabo portanta garbon (1895), Nacia Muzeo en Vroclavo
  • Lago dum krepusko (1900), privata havaĵo
  • Pinioj ĉe Villa Borghese en Romo (1900), Nacia Muzeo en Krakovo, Galerio de 19-jarcenta Pola Arto en Sukiennice
  • Maro (1901), Nacia Muzeo en Varsovio

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aleksander Gierymski en la pola Vikipedio.