Tacuo Huĝimoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tacuo Huĝimoto
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1935 (1935-01-01)
Morto 27-an de septembro 2020 (2020-09-27) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
TTT
Retejo http://verkojdetacuo.net/
vdr

Tacuo Huĝimoto[1][2](藤本達生;Hepburn: Tatsuo Fujimoto; Kunrei: Tatuo Huzimoto; naskiĝis la 1-an de januaro 1935 en la nuna Tajvano, siatempa kolonio japana[3], kaj mortis la 27-an de septembro 2020 en Kioto, Japanio[3]) estis japana esperantisto, konata per sia elokvento kaj karesnomo: s-ro fenestro[3].

La vivo[redakti | redakti fonton]

Huĝimoto finis nur devigan edukadon kaj aŭtodidakte iĝis esperantisto en 1953[4]. En la sekva jaro li aliĝis al Japana Esperanto-Instituto (JEI), Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) kaj la loka klubo en Kioto[5]. La vesperan kunvenon de la kiota klubo li diligente ĉiuĵaŭde ĉeestos dum ok jaroj[6], kaj kelkajn jarojn dumtage frekventos la Prefektujan Bibliotekon de Kioto, kie estas ne malgranda kolekto de malnovaj Esperanto-libroj kaj gazetoj.

"Arogantulo" kun babila elokvento[redakti | redakti fonton]

En antaŭparolo por lia japanlingva esearo[7], la japana esperantlingva poeto Ueyama Masao skribas, ke onidire Huĝimoto surprizis la esperantan publikon per sia subita apero kiel elokventa oratoro. Sed Huĝimoto mem rememoras[8], ke

Citaĵo
 sen preparo, mi improvize parolis antaŭ publiko, kaj mi estis neniel premiita 

en sia unua partopreno en oratora konkurso, verŝajne okaze de la 42-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj en 1955 en la urbo Suita, Osaka. Huĝimoto ankaŭ notas[6], ke

Citaĵo
 foje oni diris, ke mia parolo ne estas oratoraĵo, sed nur babilado 

La natura, babila stilo tamen estis lia trajto oratora kontrasta al la siatempe populara pli artefarita stilo de Ivo Lapenna. Efektive en 1956, kiam li havis okazon unuafoje viziti la oficejon de JEI, li naive komentis pri ĵus alveninta disko aŭdigita:

Citaĵo
 Ĉu oni ne povus paroli alimaniere? 

Tio ŝokis la apude ĉeestantan veteranon Hukuta Masao, kiu letere demandis la ĉefan motoron de KLEG, Miyamoto Masao[9]:

Citaĵo
 Kio estas iu Huĝimoto, kiu aŭdacas kritikaĉi doktoron Lapenna? 

Renkonto kun "Profesoro"[redakti | redakti fonton]

Miyamoto, jam rimarkinta la talenton de Huĝimoto, tute ne ĝenis sin pri tio kaj faris lin volontula redaktoro de La Movado de 1959 ĝis 1962, kaj igis lin gvidi la geaktorojn de la filmo La sturmo de Johano Arima (1959) lerni paroli Esperanton kun Umesao Tadao, fama etnografo-esperantisto.

Samjare laŭ peto de Umesao, Huĝimoto prezentis al la unua Nakamura Teruo, veterana esperantisto de la religia ordeno Oomoto, kaj dank' al tio, en la sekvanta jaro, la etnografo sukcesis publikigi artikolon pri la religio, kaj la verkaĵo tute ŝanĝis la publikan bildon de Oomoto dum jaroj makulitan pro la dufoja registara persekuto.

En 1961 Huĝimoto fariĝis unu el la tri "kernoj"[10] por parolkapabligi junajn esperantistojn dum unusemajna trejnado prepare al la 50-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) unuafoje okazigota en Japanio. En tiu okazo li konatiĝas kun Miyauti Masumi, kies edzo li fariĝos en 1963.

En 1965 kiel parto de biografia serio de prestiĝa japana eldonejo, aperis la japanlingva traduko de Vivo de Zamenhof de Edmond Privat, kiun tradukis Huĝimoto kun Umesao.

Inter 1962 kaj 1965 Huĝimoto portempe laboris kiel deĵoranto ĉe AMO-Akademio, kaj en 1965 fine trovis konstantan laboron kiel profesia esperantisto ĉe la religia organizo Oomoto kaj daŭre laboris tie ĝis la emeritiĝo en 2007; en la komencaj kaj finaj jaroj ĉe ties internacia fako kaj dum 27 jaroj intermezaj kiel instruisto de Esperanto por junaj oomotanoj.

Sinjoro fenestro ekkonas Ludovikiton[redakti | redakti fonton]

Huĝimoto rememoras, ke konatiĝinte kun Ito Kanzi, alinome Ludovikito en 1966:

Citaĵo
 mi komencis liveri al Ito diversajn malnovajn dokumentojn. Se mi ne posedis iujn, ilin mi aŭ pruntis de malnovaj samideanoj aŭ akiris de eksterlandanoj post pena korespondado. Mi diris al Ito, ke mi estas bovobredisto kaj kolektos herbojn, kaj ke li diligente maĉu la donitajn herbojn kaj produktu lakton 

Do estis nature, ke en 1973 li iĝis reprezentanto de la Eldonejo Ludovikito, je kies nomo komencis eliri la libroj de la Plena Verkaro de Zamenhof. Jen kiel Huĝimoto iĝis "s-ro fenestro" de Ludovikito.  

De decembro 1968 ĝis aŭgusto 1969 Huĝimoto vojaĝis en orient-eŭropaj landoj por kolekti folklorajn materialojn por eksponi dum la Universala Ekspozicio en Osaka en 1970 projektita i.a. de Umesao. En lia kolektado multe kunlaboris lokaj esperantistoj. La kolektitaj materialoj nun estas parto de la kolekto de la Nacia Muzeo pri Etnologio konstruita en la ejo de la ekspozicio kaj kies unua direktoro fariĝis Umesao.

En 1974 okaze de la 59-a UK en Hamburgo, Huĝimoto gvidis "konversacian rondon" kaj ĝi estis tiom sukcesa, ke oni ripetis ĝin sekvajare en la 60-a UK en Kopenhago. Samjare dum kvar semajnoj li instruis en Nord-Amerika Somera Kursaro en la San-Franciska Ŝtata Universitato, Usono, kun William Auld [11].

En 1987 Huĝimoto kune kun sia edzino organizis sian propran karavanon kaj partoprenis la 72-an UK-on en Varsovio, Pollando, festantan la centjaran jubileon de Esperanto.

En 1991 okaze de la 76-a UK en Bergeno, Norvegio, Huĝimoto ricevis la FAME-premion anstataŭ la premiita, nevojaĝema Ludovikito. Kiam Huĝimoto volis paroli por danki pro la premio, post kelkfraza formalaĵo li ne povis daŭrigi pro larmoj.

De movadano al versisto[redakti | redakti fonton]

Kvankam jam pli frue Huĝimoto okupis iujn movadajn postenojn, ekzemple tiujn de komitatano de KLEG kaj JEI, tamen en 1991 li unuafoje eniris la estraron de JEI kaj restis en tiu posteno ĝis 2000. Sekvajare li fariĝis komitatano C de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj restis en tiu funkcio ĝis 1999, kiam li forlasis ĝin por fariĝi estrarano pri kulturo. Sed dum la 85-a UK en Tel-avivo, Israelo, en 2000 li malsaniĝis kaj poste devis portempe retiriĝi de ĉiuj funkcioj de UEA kaj de JEI.

En 2000 mortis en la aĝo de 94 jaroj la patro de Huĝimoto, kiu ne nur estis verkisto sed multflanka talentulo kaj instruis kaligrafion, prelegis pri Genĵi monogatari (Romano pri Genĵi), kaj ankaŭ versis tankaojn kaj hajkojn. Du jarojn poste, en 2002, kvazaŭ por spuri la piedsignojn de la patro Huĝimoto decidis aliĝi al societo de tankaistoj japanlingvaj, kaj en 2004 komencis aperigi serion pri esperantaj tankaoj en La Movado, la organo de KLEG.

En 2008 Huĝimoto ricevis la prestiĝan Premion Ossaka de JEI pro la verkado de lernolibroj kaj multjara gvidado por parolkapabligo. Samjare li komencis aperigi esperantlingvan tradukon de Genĵi monogatari en La Movado kaj esperis fini la tradukadon en 6 jaroj, sed la laboro restis ne finita[12].

La 27-an de septembro 2020 li mortis hejme en Kioto, Japanio[3].

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "La vivo de Zamenhof" (verkita Edmond Privat, tradukita de Umesao Tadao kaj Tacuo Huĝimoto), Homoj de la mondo vol.16, Eldonejo Kadokawa, 1965.
  • "La plenumiĝo de la voto"(esperanta traduko de novelo verkita de Dazai Osamu), El japana literaturo (redaktis Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruhiko; kun konsiloj de Mijake Ŝihej), JEI, 1965.
  • Kio lin interesas, tio li estas (japanlingva esearo), l'omnibuso, 1967.
  • Esperanto tiel parolata, interparola praktiko de Esperanto (japanlingva frazaro), Japana Esperanta Librokooperativo, 2006.
  • Enkonduko al Esperanto: gramatiko laŭ Tacuo Huĝimoto (japanlingva lernolibro), Ten'seisya, 2006.
  • Kromeseoj, Riveroj, 2009.
  • La Konstitucio de la Regno Japanujo (traduko esperanten), Riveroj, 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Pola Radio ankaŭ kiel Tacuo Hughimoto
  2. Huĝimoto mem ĉiam skribis sian nomon per la esperanta ortografio, kaj laŭ la ordo "persona nomo/familia nomo". Pro tio en tiu ĉi artikolo lia nomo estas tiel skribata, dum tiuj de aliaj japanoj per la Kunrei-sistemo kaj laŭ la ordo "familia nomo/persona nomo". La alia escepto estas Mijake Ŝihej, kiu subskribis sian nomon per la esperanta ortografio sed laŭ la ordo "familia nomo/persona nomo".
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-25. Alirita 2020-09-27.
  4. Eĉ la dato de la eklerno estas konata, ĉar tiam Huĝimoto kutimis skribi taglibron: la 22-an de junio laŭ la artikolo "Parolas ricevintoj de Ossaka-Premio", La Revuo Orienta, januaro 2009 (legebla ankaŭ en El Verkoj de Tacuo - Kajero 5 p.32 Arkivigite je 2021-09-25 per la retarkivo Wayback Machine; originala ligilo: El Verkoj de Tacuo).
  5. Siatempe la klubo nomis sin "Kyooto-Rjokusei-Kai" (Verdstela Klubo de Kioto), sed en 1974 ŝanĝis la nomon al la nuna Kioto-Esperanto-Societo.
  6. 6,0 6,1 "Parolas ricevintoj de Ossaka-Premio", La Revuo Orienta, januaro 2009 (legebla ankaŭ en El Verkoj de Tacuo - Kajero 5, p.33 Arkivigite je 2021-09-25 per la retarkivo Wayback Machine [1]).
  7. Legebla, kvankam nur japanlingve, ĉe: Arkivigite je 2021-05-13 per la retarkivo Wayback Machine. [2] Almenaŭ ekzistas la librotitolo en Esperanto: "Kio lin interesas, tio li estas".
  8. "Parolas ricevintoj de Ossaka-Premio", La Revuo Orienta, januaro 2009; trovebla ĉe El Verkoj de Tacuo - Kajero 5, p.33, Arkivigite je 2021-09-25 per la retarkivo Wayback Machine; originala ligilo: El Verkoj de Tacuo
  9. "Parolas ricevintoj de Ossaka-Premio", La Revuo Orienta, januaro 2009 (legebla ankaŭ en El Verkoj de Tacuo - Kajero 5, p.32-33 Arkivigite je 2021-09-25 per la retarkivo Wayback Machine; originala ligilo: El Verkoj de Tacuo).
  10. La aliaj du "kernoj" estis Mijake Ŝihej kaj Umeda Yosimi.
  11. "Lokoj, datoj, kaj instruistoj" [3]
  12. "Parolas ricevintoj de Ossaka-Premio", La Revuo Orienta, januaro 2009 (legebla ankaŭ en El Verkoj de Tacuo - Kajero 5, p.34 Arkivigite je 2021-09-25 per la retarkivo Wayback Machine; originala ligilo: El Verkoj de Tacuo).