Wolfgang Weyrauch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Weyrauch
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1904 (1904-10-15)
en Kenigsbergo
Morto 7-an de novembro 1980 (1980-11-07) (76-jaraĝa)
en Darmstadt
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo scenaristoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gravaj verkoj de Weyrauch.

Wolfgang WEYRAUCH, pseŭdonime por: Joseph Scherer, (naskiĝinta en la 15-a de oktobro 1904 en Kenigsbergo, mortinta en la 7-a de novembro 1980 en Darmstadt) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frekvento de la frankfurta aktorlernejo li ludis sur la Urbaj scenejoj de Münster kaj Bochum antaŭ ekstudi en Frankfurt kaj Berlino germanistikon, latinidajn lingvojn kaj historion. Poste li laboris kiel redaktoro kaj lektoro che berlinaj eldonejoj (de 1950-58 ĉe Rowohlt). Li estis fondanta membro de Gruppe 47. Ekde 1959 li plu estis nur verkisto.

Karaktero verkara[redakti | redakti fonton]

Liaj literaturaj stileksperimentoj orientiĝas pri la verkoj de Bertolt Brecht kaj Alfred Döblin. Ekzemplon donas pro tio i.a. la poemokolekto Die Spur (1963). La temoj estas memoro kaj memorigo de la reĝimo nacisocialisma kaj la vetarmado de la Malvarma milito, kion montras la poemoj Lidice und Oradour kaj Atom und Aloe el la kolekto Gesang, um nicht zu sterben (1956).

Ankaŭ liaj radiaj dramoj havas humanismajn idealojn. La plej konata el ĉ. 40 sondramaĵoj estas Die japanischen Fischer (1955), parabolo pri la malrapida morto de la homaro per la forto de la atombombo.

Krome li verkis eseojn por priskribi siajn proprojn - ne malofte radikajn-agresemajn poetikajn teoriojn (Mein Gedicht ist mein Messer, 1955; Ein Gedicht – was ist das, 1980). Aliaj verkoj estas: Der Main. Eine Legende (1934), Auf der bewegten Erde (1946) kaj Mein Schiff, das heißt Taifun (1959). Per sia antologio Tausend Gramm (1949) li grave kontribuis al la perado de germana literaturo de post 1945.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1962 Hörspielpreis der Kriegsblinden
  • 1972 Johann-Heinrich-Merck-Ehrung der Stadt Darmstadt
  • 1973 Andreas-Gryphius-Preis
  • 1979 Ehrengabe des Kulturkreises im Bundesverband der Deutschen Industrie

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irmela Schneider (eld.): Zu den Hörspielen Wolfgang Weyrauchs. Siegen 1981.
  • Ulrike Landzettel: Mein Gedicht ist mein Messer. Darmstadt 1991.
  • Ulrike Landzettel: Wolfgang Weyrauch. En: Kritisches Lexikon zur deutschsprachigen Gegenwartsliteratur. Eldonis Heinz Ludwig Arnold. (56. Nachlieferung). text + kritik, München 1997.
  • Werner Bellmann: Wolfgang Weyrauch: „Uni“. En: Deutsche Kurzprosa der Gegenwart. Interpretationen. Hrsg. von W.B. und Christine Hummel. Reclam, Stuttgart 2006, p. 85–93.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ruino-literaturo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]