Club Atlético Boca Juniors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boca Juniors
sportoklubo
Kluba nomo  Club Atlético Boca Juniors
Fondita  3-a de aprilo 1905
Stadiono  Estadio Alberto Jacinto Armando, neformale nomata La Bombonera
Kapacito  49 000
Prezidanto  Argentino Jorge Amor Ameal
Trejnisto  Argentino Miguel Ángel Russo
Ligo  unua argentina divizio de futbalo (Primera División)
Final 2017  1-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La asocio Club Atlético Boca Juniors, mallonge CA Boca Juniors, estas futbalklubo en la marborda urbokvartalo La Boca de Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. Ĝi fondiĝis en 1905, precipe per italaj enmigrintoj, granda nombro de ili el la urbo Ĝenovo. La unua vira teamo de la klubo seninterrompe konkuras en la plej alta argentina divizio de futbalo (Primera División), la sezonon de 2014 ĝi finis kiel vicĉampiono. La kluba stadiono, oficiale baptita Estadio Alberto Jacinto Armando, pro sia formo havas la neformalan kromnomon Bombonera (la "bombonujo" aŭ "pralinujo"). Unu el multaj konataj futbalistoj de la klubo estas Diego Maradona, kiu en 1997 tie finis lian profesian karieron. Krom futbalajn, la klubo ankaŭ havas profesiajn teamojn de basketbalo kaj volejbalo, kaj amatore havas teamojn de pluraj aldonaj sportaj disciplinoj.

Iuj futbalistoj de la klubo:[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la kluba stadiono "Bombonera" en 2006