Hermolaus Barbarus la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ermolao Barbaro
la Maljuna
(1410-1471)
Hermolao Barbaro estis itala episkopo
Hermolao Barbaro estis itala episkopo
Persona informo
Naskiĝo 1410
en Venezio  Italio
Morto 1471
en Venezio  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo lingvisto • katolika sacerdoto • klasikisto • tradukisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hermolaus Barbarus, la Maljuna (1410-1471) (naskiĝis en Venezio, en 1410 - mortis en Venezio, en 1471) estis itala humanisto, episkopo de Verono (1443) kaj Treviso (1453), filo de Zaccaria Barbaro kaj nepo de Francesco Barbaro. Li studis la grekan kun Guarino Veronese (1374-1460)[1].

Barbaro studis en la Universitato de Padovo, kie li diplomiĝis en 1425. Pli malfrue li translokiĝis al Romo kie li estis parto de la papa servistaro. En 1435, la papo Eŭgeno la 4-a nomumis lin protonotario kaj en 1443 li indikiĝis kiel Episkopo de Treviso.

En 1447, la papo promesis al li la nomumon por la episkopeco en Bergamo, sed anstataŭe li indikis Polidoron Foskari-on (1410-1450)[2] al la posteno. Barbaro lasis Romon kaj komencis travojaĝi Italion, tamen, li revenis por labori en la kurio[3] kaj tie li restis ĝis 1453. Nikolao la 5-a lin indikis kiel Episkopo en Verono kaj Barbaro tie ekloĝis longatempe, escepte de mallonga periodo, kie li vojaĝis al Peruĝo inter 1460 kaj 1462, kiel guverniestro. En 1459, Barbaro ĉeestis la konsilion okaziĝinta de Pio la 2-a en Mantovo. En 1460, li sendiĝis kiel papa legato en la kortegon de Karlo la 7-a. Barbaro estis respondeca de la konstruado de la episkopa palaco en Monteforte d'Alpone inter 1453 kaj 1471, dezajnita de Michele da Caravaggio. Li ankaŭ tradukis la biografion de Sankta Atanazio kaj Eŭsebio de Cezareo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ermolao Barbaro il Vecchio.Orationes contra poetas. Epistolae. Kritika eldono far Giorgio Ronconi. 16x24 cm, pp VIII+186. 16x24 cm, VIII +186 pp. Florenco: Sansoni, 1972. Publikaĵoj de la Fakultato de la Universitato de Padovo
  • Ermolao Barbaro il Vecchio. Aesop Fabulae. Eldonis: Cristina Cocco. 22 cm, pp. Ĝenovo: D.AR.FI.CL.ET., 1994.
  • Hermolao Barbaro seniore interprete. Aesopi fabulae. Eldonis: Cristina Cocco, 25 cm, pp 155, Florenco: SISMEL-Edizioni del Galluzzo, 2007. Il ritorno dei classici nell'umanesimo. Nacia eldono de tradukaĵoj el grekaj tekstoj dum la humanisma kaj renesanca epoko.
  • Predikoj
  • Leteroj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Personensuche
  2. Treccani
  3. Kurio: papa administrantaro.
  4. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj