Johann Amerbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Amorbachius
(1440-1513)
Frontispco de la verko Etymologiae, far Isidoro de Sevilo, eldonita de Amerbach, 1489
Frontispco de la verko Etymologiae, far Isidoro de Sevilo, eldonita de Amerbach, 1489
Persona informo
Naskiĝo 1440
en Amorbach,  Germanio
Morto 25-a de decembro 1513
en Bazelo,   Svislando
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioSvislando vd
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Infanoj Margaretha Amerbach • Basilius Amerbach la MaljunaBonifacius Amerbach • Bruno Amerbach vd
Profesio
Okupo presisto • eldonisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Amerbach (naskiĝis en Amorbach en 1440 - mortis en Bazelo la 25-an de decembro 1513) estis svisa germandevena renoma libropresisto, tipografiisto, librovendisto kaj eldonisto. Li estis la unua presisto en Bazelo kiu uzis la romian tipon anstataŭ la gotikan kaj la kursivan.

Li estis filo de Peter Welcker, prefekto de Amorbach. Li studis en la Universitato de Parizo kaj estis lernanto de Johannes Lapidanus (1425-1496)[1], prioro de la universitato, kiu unue venigis presistojn al la urbo, kaj kie li diplomiĝis kiel Magistro pri Artoj. Tie li studis ankaŭ la latinan kaj la grekan. Li vojaĝis al Italio kie li studis dum kelka tempo, kaj probable li laboris kiel presisto en Venecio. Amerbach starigis sian tipografian oficejon en Bazelo, inter 1481 ĝis 1515, sia mortojaro. Li estis edziĝinta kun Barbara Ortenberg, kun kiu li havis tri filojn kaj du filinojn.

Dank'al la karaktero de sia laboro, Amerbach tiam faris kontaktojn kun diversaj beletristoj: Johannes Trithemius von Sponheim (1462-1516), Jakob Wimpfeling (1450-1528), Sebastian Brant (1457-1521) kaj Johannes Reuchlin (1455-1522), kiuj multe kontribuis kun li. Brant sendis poemojn por liaj eldonoj, kaj Reuchlin multe helpis ĉe la publikigado de la verkaro de Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Hieronimo. Amerbach mortis dum la kompilado de sia plej granda publikigaĵo, t.e., verkokolekto pri la kvar doktoroj de la eklezio, Sankta Ambrozio, Sankta Hieronimo, Sankta Gregorio la Granda kaj Sankta Aŭgusteno. Li sepultiĝis en la sama kartuzia monaĥejo, kiu multe kontribuis por ke liaj eldonoj presiĝis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Breviloquus vocabularius cum arte diphthongandi accentuandi et punctandi, Johann Reuchlin, Guarino de Verono, Johannes de Lapide, Heinrich Quentell - 1486
  • De vita et beneficijs saluatorie Ihesu Christi deuotissime meditationes cum gratiaru[m] actione, Thomas (à Kempis), Johannes Petri - 1489
  • De civitate Dei, (La urbo de Dio) Sankta Aŭgusteno, Thomas Wallensis, Nicolaus Trevetus 1489
  • Sermones de caritate siue de euangelio eterno scti Bernardini de Senis ordinis fratrum minorum, Saint Bernardino (da Siena), Johannes Amerbach, John Grant (librodistribuanto en Edinburgo, Skotlando) - 1489
  • Alphabetum divini amoris, Jean Gerson, Thomas (à Kempis), Johannes Nider 1491
  • Expositio in Psalterium, Johannes de Lapide, Senator Cassiodorus - 1491
  • Expositio evangelii secundum Johannem - 1491
  • Meditationes de interiori homine: Liber meditationũ beati Bernardi, Pseudo-Bernardus, Saint Bernard (de Clairvaux) - 1492
  • Alanus de maximis theologie, Alanus de Insulis, Jacob von Pfortzheim) - 1492
  • Liber de scriptoribus ecclesiasticis, Johannes Trithemius, Johannes (de Lapide), Incunable Collection (University of Pennsylvania), Early Printed Binding Waste Collection (University of Pennsylvania) - 1494
  • Sermones sancti Augustini de tempore - 1494
  • Liber sextus Decretalium, Catholic Church, Johann Froben, Guido (de Baysio), Girolamo Chiari, Johannes (Monachus) - 1500
  • Libri: Quos non recenset in libris Retractationu[m : Expositionis Jn ...] Aurelius Augustinus, Johannes Deuschlein - 1506

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]