Koloso de Nerono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koloso de Nerono

koloso
Prezento
Geografio
Geografia situo 41° 53′ 28″ N, 12° 29′ 29″ O (mapo)41.89111112.491389Koordinatoj: 41° 53′ 28″ N, 12° 29′ 29″ O (mapo)
Koloso de Nerono (Romo)
Koloso de Nerono (Romo)
DEC
Koloso de Nerono
Koloso de Nerono
Koloso de Nerono
Situo de Koloso de Nerono

Map

vdr
Loko de la Koloso (ruĝe ĉe la centro) en mapo de Romo.

La Koloso de Nerono (latine Colossus Neronis) estis enorma, 30 m el bronzo statuo kiun la inperiestro Nerono (37–68 n.e.) kreis en la vestiblo de sia Domus Aurea, la imperia vilaa komplekso kiu enhavis grandan areon el la norda flanko de la Palatina Monteto, tra la Velia bordo al la Eskvilino. Ĝi estis modifita de la sukcedantoj de Neorno en statuo de sundio Sol Invictus. La statuo estis eventuale movita ien ekster la Flavia Amfiteatro, kiu (laua unu el plej popularaj teorioj) iĝis konata, pro sia proksimeco al la Koloso, kiel Koloseo.

La nomo Koloseo delonge estis supozita deriva el la kolosa statuo de Nerono najbara (la statuo de Nerono siavice estus nomita laŭ la Koloso de Rodoso). Tiu statuo estis poste remodelita de la sukcedantoj de Nerono al adorado de Helios (Suno) aŭ Apolono, la sundio, per aldono de taŭga sunkrono. La kapo de Nerono estis ankaŭ anstataŭita kelkajn fojojn per kapoj de sukcedaj imperiestroj. Spite ties paganaj ligoj, la statuo restis stare multe en la mezepoka erao kaj oni kredis, ke ĝi havas magiajn povojn. Ĝi estis konsiderita ikona simbolo de la daŭrado de Romo.

En la 8a jarcento, fama epigramo atribuita al Bede celebris la simbolan signifon de la statuo en profetio kiu estis varie citita: Quamdiu stat Colisæus, stat et Roma; quando cadet colisæus, cadet et Roma; quando cadet Roma, cadet et mundus ("tiom longe kiom la Koloso staru, tiom Romo; kiam la Koloso falos, ankaŭ Romo falos; kiam Romo falos, falos ankaŭ la mondo").[1] Tio estas ofte mistradukita reference al la Koloseo anstataŭ al la Koloso (kiel ekzemple ĉe la poemo de Byron nome Childe Harold's Pilgrimage). Tamem, kiam la Pseŭdo-Bede verkis, la maskulena nomo coliseus estis aplikita al la statuo pli ol al tio kio estis ankoraŭ konata kiel Flavia amfiteatro.

La Koloso eventuale falis, eble faligita por reuzi ties bronzon. Ĉirkaŭ la jaro 1000 la nomo "Koloseo" estis stampita por referenci al la amfiteatro. La statuo mem estis tre forgesita kaj nur ties bazo survivis, situanta inter la Koloseo kaj la najbara Templo de Venuso kaj Romo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Coliseum. The Catholic Encyclopedia. New Advent. Alirita 2a de Aŭgusto 2006.; la citita formo el Pseŭdo-Bede estas tiu presita en Migne, Pat. Lat 94 (Paris), 1862:543, notita en F. Schneider, Rom und Romgedanke im Mittelalter (Munich) 1926:66f, 251, kaj en Roberto Weiss, The Renaissance Discovery of Classical Antiquity (Oxford: Blackwell) 1973:8 kaj noto 5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]