Kompoŝtado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kompostado.

Kompoŝtadohumigado (kreado de humo) estas metodo, per kiu oni pretigas el verdaj ĝardenaj, agrikulturajkuirejaj defalaĵoj kompoŝton per helpo de mikroorganismoj, vermoj (lumbrikoj) kaj insektoj. La kompoŝto estas jam elstara biologia sterko kies plej granda parto estas humo, sed ĝi estas riĉa ankaŭ je nutraj elementoj.

La kompoŝtado estas aerobia (peroksigena) procezo en la naturo. Okaze de oksigena manko sekvas putrado.

Alia uzebleco de la plantaj materialoj (ne ĉiuj) estas la laktoacida fermentado, kiu donas la t.n. insilaĵon (furaĝon por brutoj).

Kontrolita kompoŝtado[redakti | redakti fonton]

ĝardena kompoŝto

Por bona kompoŝtado necesas daŭra aerumado de la kompoŝtataj materialoj por eviti la putradon. Same gravas la regula akvumado - se necese - por teni la optimuman humidecon (la kompoŝto neniam povas elsekiĝi). Se la jara precipitaĵo superas 850 mm, oni devas kovri la kompoŝtadejon por eviti troan alfluon de akvo, kio kaŭzus putriĝon. En regionoj kun varmega temperaturo, oni devas starigi la kompoŝtadejon en ombro.

La izolado de la materialoj servas por altigi la internan temperaturon kaj tiel rapidigi la kompoŝtan procezon.

Ankaŭ tre gravas la miksado de kompoŝtaj materialoj: La proporcio de nitrogeno kaj karbono en la fina materialo devas esti ekvilibra. Ĝenerale konvenas la miksado de verdaj (ofte dispecigitaj per tranĉa maŝino) kaj sekaj plantaj materialoj (ekz. fojno, pajlo), kaj ankaŭ forte disigitaj bestaj sterkaĵoj. Kafosedimentaĵo allogas vermojn kaj havas tre pozitivan efikon sur la kompoŝtado. La kuiritaj restaĵoj de manĝaĵoj povas allogi ratojn, hundojn aŭ lavursojn. La kompoŝto servas por la mikroorganismoj, fungoj kaj vermoj kiel ilia energiofonto.

La kompoŝtadejo devas havi rektan kontakton kun la grundo, por ke vermoj kaj mikroorganismoj povu moviĝi.

La folioj de fagoj, kverkoj, kaŝtanojjuglandujoj malrapide diseriĝas. La folioj de kverkoj, fraksenoj kaj poploj entenas tanan acidon; pro tio oni devas aldoni kalkon al la kompoŝto. (Oni ofte aldonas ankaŭ grundon aŭ mineralojn por plibonigi la kvaliton kaj plirapidigi la procezon).

Aldona valoro[redakti | redakti fonton]

Forporto de organikaj forĵetaĵoj al kompoŝtejo anstataŭ al normala rubo-forporta sistemo havigas diversajn avantaĝojn. Unue la volumeno de la ĉiutagaj rubaĵoj malpliiĝas, kun sekva ŝparo por la ĝenerala rubokolektado. En la separprocezo ankaŭ la volumeno de organika restaĵaro malpliiĝas, kio helpas al la nepra transporto de tio al kompoŝtejo, transporto kiu estos facila se temas pri apuda ĝardeno, kampardomo, ktp. En urboj tio iĝas iom pli laboriga kaj en varmaj klimatoj necesas ne konservi hejme la organikajn forĵetaĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]