Thomas Murner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Murner
(1475-1537)
humanista Germanicus
humanista Germanicus
Persona informo
Naskiĝo 24-a de decembro 1475
en Oberehnheim,  Francio
Morto 23-a de aŭgusto 1537
en Oberehnheim,  Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj mezaltgermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Subskribo Thomas Murner
Familio
Patro Matthäus Murner vd
Gefratoj Johann Murner • Beatus Murner vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto • universitata instruisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas MURNER (1475-1537) (naskiĝis en Oberehnheim, en la 24-a de decembro 1475 - mortis en Oberehnheim, en la 23-a de aŭgusto 1537) estis germana humanisto, satirverkisto, katolika teologo, polemikisto, poeto kaj tradukisto.

Franciskana monaĥo, en siaj satiroj plena je imagema kaj fantazia spirito, tre proksima de la populara dirmaniero, kaj riĉa je alegorioj kaj metaforoj, li batalis por la reformo de la katolika eklezio kaj atakis la luteranismon, al kiu li nomis "La ekzorcaĵo de la frenezuloj" (1512) aŭ "La Granda Stultulo" (1522). Tamen, li estis konsiderata unu el la plej satiraj poetoj de sia epoko, kaj ankaŭ verkis kelkajn traktatojn. En 1515, li prizorgis tradukon de la Eneado far Vergilio, kiun li dediĉis al la Imperiestro Maksimiliano la 1-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1490, li eniris en la franciskanan ordenon, kaj en 1495, li komencis vojaĝi, kaj pli malfrue li studis kaj profesoris en Freiburg, kie li diplomiĝis kiel Bakalaŭro pri Teologio, en 1500, kaj Doktoro pri Teologio, en 1506. Sekve, li iris al Parizo kaj poste al Krakovo, kie li studis filozofion kaj matematikon, kaj Strasburgo. La Imperiestro Maksimiliano la 1-a lin omaĝis kun la titolo "poeta laureatus", en 1505. En 1513, li nomumiĝis direktoro de la franciskana monaĥejo, en Strasburgo, postenon kiun li rezignis en la venonta jaro kaŭze de publikigado de polemika libro. Pli malfrue li studis jurisprudecon en la Universitato de Bazelo, kaj en 1519, li ricevis diplomon kiel Doktoro pri Juro.

En la somero 1523 li invitiĝis de Henriko la 8-a el Anglio, kie liaj skribaĵoj altiris la atenton de Thomas More. Post iom da tempo, li vojaĝis al Italio, kaj revene, ekloĝis en Strasburgo, tamen, maltrankvila pro la Protestanta Reformacio, li ekziliĝis en Lucerno, en Svisio, en 1526. En 1533, li fariĝis sacerdoto en Oberehnheim, kie li mortis.

Murner havis pasiplenan kaj energian karakteron, tamen, li kolektis malamikojn, kien ajn li iris. Liaj satiraĵoj estas tre ŝarĝitaj je agresiveco, kiujn li aldirektis kontraŭ la tiama koruptado, la Reformo, kaj speciale kontraŭ Marteno Lutero. La satiraj verkoj de Murner estis influitaj en la verkoj de la strasburga predikisto Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510) kaj Sébastian Brant (1457-1521).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj