Bee Gees

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bee Gees
Barry, Robin, Maurice 1977
Bazaj informoj
Deveno Anglio Insulo Man
Manchester, Anglio
Ĝenroj Popmuziko
Soft Rock Blue-eyed soulo
Dancmuziko
Aktivaj jaroj 1958-2003
2009-2012
Eldoninto Festival, Polydor, Atco, RSO, Warner Bros., Rhino
Parencaj
temoj
Free, Mott the Hoople, King Crimson, The Firm, Queen + Paul Rodgers
Retejo http://www.beegees-world.com
Antaŭaj membroj

Barry Gibb
Maurice Gibb
Robin Gibb
Vince Melouney
Colin Petersen
Geoff Bridgeford
Alan Kendall
Dennis Bryon
Blue Weaver

vdr

Bee Gees estas glora pop-soŭla kaj diskoteka voĉa trio. Barry Gibb (naskiĝis la 1-an de septembro de 1946) kaj liaj du fratoj – dunaskitoj – Robin Gibb kaj Maurice Gibb (ambaŭ naskiĝis la 22-an de decembro de 1949, Maurice mortis la 12-an de januaro de 2003 kaj Robin mortis la 20-an de majo 2012), travivis infanaĝon en Aŭstralio. Tie ili komencas jam en la jaro 1958 kiel tre sukcesaj infanaj pop-steletoj. En la jaro 1967 (post reveno en Anglion) ili subskribas gravan kontrakton kun manaĝero Robert Stigwood. Aŭstralianoj V. Melouney kaj C. Petersen baldaŭ aliĝas al la triopo.

Tuja furorkanto estas New York Mining Disaster 1941. En aŭgusto de 1967 aperas albumo First kaj sekvas plua granda furorkanto – Massachusetts. Spite al grandegaj sukcesoj foriras en la jaro 1969 Melouney, Petersen kaj Robin Gibb (tiu foriras je soloa vojo). Fine de la jaro 1970 la fratoj denove kuniĝas, unue kiel Gibb Trio. En la jaro 1975 Bee Gees estas kreantaj daŭran akompanantan grupon kaj ili sukcesas per revena kanto, krom alia dank‘ al sia falseta kantado.

Je du jaroj pli malfrue ili partoprenas en sukcesega filmo Saturday Night Fever kaj ili evidente atingas zeniton de sia populareco per aliĝo al ondo de diskoteka ĝenro. Al la plej grandaj furorkantoj komenciĝis viciĝi kantoj kiel Jive Talkin‘, You Should Be Dancing, Staying Alive, Saturday Night Fever, Too Much Heaven, Tragedy. Sed partopreno en plua filmo Sergeant Pepper’s Lonely Hearts Club Band ne plenumos atendojn. Sed sukcesa estas kontribuo de Barry Gibb en muzikalo Grease.

De komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Bee Gees parte perdiĝas el la antaŭaj postenoj de muzikaj furorparadoj. Barry kunlaboras kun Barbra Streisand okupiĝante per producenta laboro, Robin ligas al interrompita soloa kariero. Pli malfrue dediĉas sin al soloaj projektoj ankaŭ Barry sub pseŭdonomo The Bunburys. Eĉ spite al pli longaj paŭzoj inter novaj surdiskigaĵoj Bee Gees ripetite revenas en furorparadojn (ekz. You Win Again).

Okazintaĵoj[redakti | redakti fonton]

Okazintaĵoj de grupo The Bee Gees estas unu el la plej nekutimaj en la tuta historio de pop-muziko. Ili estis adorataj kaj forgesitaj, amataj kaj malbenataj, ili akiris multe da prestiĝaj muzikaj aprezoj, iliaj albumoj estis publike bruligataj... Kiel ili komencis?

Familio de Gibb-oj[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1944 Hugh Gibb edziĝis kun sia vivamo Barbara May Pass. En la jaro 1945 naskiĝis al ili filino Lesley. Ili transloĝiĝis sur Insulon Man - kaj ĉi tie komenciĝas legendo - la 1-an de septembro 1946 naskiĝis Barry, la 22-an de decembro 1949 duaskitoj Robin (15:15) kaj Maurice (15:50). Je ses jaroj pli malfrue Hugh Gibb decidiĝis transloĝiĝi sian familion ĝis Manchester, kie Barry, Robin kaj Maurice prezentiĝis en diversaj kluboj kaj kinejoj. En Anglio en la jaro 1958 naskiĝis la plej juna filo Andy (post kiu naskiĝis ankoraŭ filineto Beri). En oktobro de 1958 la juna familio decidiĝis transloĝiĝi ĝis Aŭstralio. Barry, Robin kaj Maurice ĉi tie komencis prezentiĝi kaj en Brisbane rimarkis ilin loka diskĵokeo Bill Good kaj komune kun manaĝero ili helpis ilin komenci. La grupo estis nomita Bee Gees, ĉar turniĝis ĉirkaŭ ĝi tiom da inicialoj "BG" - Barbara Gibb, Barry Gibb kaj Good, Brothers Gibb...

En la jaro 1963 ili akiris la unuan kontrakton kun Festival Record kaj ili eldonis sian unuan kanton Three Kisses of Love. Ili ludigis ankoraŭ kelke da kantoj komponante por ceteraj kantistoj. En 1966 ili estis elektitaj kiel la plej bona "teamo de komponistoj de kantoj", sed ili ne havis propran albumon de "furorkantoj". Kiam ili en januaro de 1967 gajnis kun sia 11-a kanto Spicks and Specks aŭstralian furorparadon, ili jam estis survoje reen Anglion. Robert Stigwood (tiama asistanto de Brian Epstein, manaĝero de The Beatles) metis por subskribi kvinjaran kontrakton por kunlaborado kun Atlantic Records. Tuj la unua kanto New York Mining Disaster 1941 (1967) komencis ascendi sur listo de brita furorparado kaj ĝi venis sur la 12-a posteno. Sekvis pluaj furorkantoj, kiuj jam havis en la furorparadoj numeron 1, kiel Massachsetts, Words, I`ve Gotta Get A Message To You, I Started A Joke, First of May kaj multaj aliaj. Al la melodiaj kantoj kun brilaj tekstoj ĵetiĝis ne nur usonaj kantistoj kiel Elvis Presley, Tom Jones, Janis Joplin, Engelbert HumperdinckFrank Sinatra, sed ankaŭ multaj eŭropaj kantistoj.

Krizo[redakti | redakti fonton]

Sed murda labormovado, kiun la grupo ekstartis, ne povis longe elteni, inter la fratoj okazis konfliktoj (ankaŭ sankomplikaĵoj pro drogoj kaj alkoholaĵoj) kaj en la jaro 1969 la grupo disfalis por preskaŭ 15 monatoj. En la jaro 1978 Barry komentariis tion jene: "En la jaro 1969 ĉiuj grupoj disfalis, eĉ Beatles. Ni estis en totala ĥaoso. Estis ĉirkaŭ ni kvanto da mono kaj grandegaj premoj, kaj oni solvis tion per pulvoroj. Robin tute grave malsaniĝis pro tio."

En aŭgusto de 1970, kiam la fratoj renkontiĝis, ĉiu akompananta de sia juristo, pro celo de interŝanĝo de opinioj, ili ekcelis kunveninte anstataŭ en kortumon en ludigstudion kaj ili komponis kanton How Can You Mend A Broken Heart, vespere la sama tagon estiĝis plua furorkanto - Lonely Days. En januaro de 1971 la grupo The Bee Gees revenis sur la 3-a postenon de la usona furoparadon kaj el ilia nova furorkanto How Can You Mend A Broken Heart fariĝis kvarsemajna sukcesa kanto.

Sed la angla pop-scenejo malrapide ŝanĝiĝis kaj eĉ kiam ili senĉese laboris, oni ne ludis iliajn novajn albumojn. Tiutempe Eric Clapton konsilis al ili, por ke ili provu komenci (kiel li) en Usono.

En Miami ili renkontiĝis kun Arif Mardin, konata producento, kaj tiu proponis al ili novan kontrakton. Tio estis ankaŭ li, kiu venis kun ideo, por ke Barry kantu per falseto, kiu estas ekde tiu tempo aŭdebla en multaj albumoj. Arif produktis albumojn kiel MR.NATURAL, Main Course...

Filma muziko[redakti | redakti fonton]

Foje, kiam Bee Gees laboris en sia nova albumo (feriante en Francio), Robert Stigwood postulis ilin, por ke ili komponu kelke da kantoj por filmo, en kiu li ĝuste laboras. La grupo estis okupita; ili volis rifuzi, sed poste ili diris al Robert, ke li povas alveturi por aŭskulti iliajn novajn kantojn. Bee Gees komponis 7 kantojn kaj ili kantigis ses el ili sur gramofondisko al filma akompano. Kiam la filmo Saturday Night Fever estis en la jaro 1977 enkondukita, la gramofondisko fariĝis por 24 semajnoj numero unu. En la sama tempo Bee Gees havis ankoraŭ 5 pluajn kantojn en la plej bona dudeko. Ili estis konataj kiel diskoteka grupo, kio estas titolo, kiu persekutas ilin ĝis hodiaŭ.

En la jaro 1979 ili ekvojaĝis al sukcesa ŝnuro de koncertoj kun nova albumo Spirits Having Flown. La muzika scenejo denove ŝanĝiĝis, ilia plua albumo Living Eyes restis sen rimarko kaj ludigkompanioj denove rompis super ili bastonon. Pluajn dek jarojn ili koncentriĝis al komponado de kantoj por ceteraj kantistoj (nur por imago - Dionne Warwick, Kenny Rogers, Diana Ross, Barbra Streisand,...). Bee Gees mem en la okdekaj jaroj tro ne surdiskigis (Living Eyes 1981, E.S.P. 1987).

Tragedio en la familio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1988 la familion trafis tragedio. La plej juna frato Andy, sendube tre talentema muzikisto, mortis mallongtempe post sia 30-a naskiĝtago pro kormalsano. Lia morto influis la fratojn, kiuj signis, ke estas tempo denove komenci surdiskigi kaj ekvojaĝi por koncerti. En 1989 ili eldonis albumon One, sur kiu estas kanto Wish You Were Here kiel omaĝo al Andy. La albumo rikoltis grandan sukceson ĉefe en Eŭropo.

La 90-aj jaroj estis en signo de daŭrigantaj internaciaj sukcesoj kun albumoj kiel High Civilisation, Size Isn`t Everything, Still Waters (1997, kun kanto Alone, kiu venis en la tutmonda mezurunuo sur la 10-a posteno). La tutmonda ŝnuro de koncertoj One Night Only (1998) rikoltis grandegan sukceson en ĉiuj kontinentoj. Tiutempe Bee Gees ricevis kelke da prezoj por tutviva laboraĵo kaj ili estis enkondukitaj en Rock & Roll Hall Of Fame kaj Songwriters Hall Of Fame.

Poste Bee Gees komencis labori en tute nova albumo This Is Where I Came In (2001) kaj aŭtune de la sama jaro ili eldonis ankaŭ Bee Gees: Their Greatests Hits: The Record, kio estas elekto de la plej grandaj furorkantoj.

Bee Gees planis por la jaro 2003 pluan grandan ŝnuron de koncertoj, sed la 12-an de januaro 2003 neatendite mortis Maurice Gibb (mallongtempe post sia 53-a naskiĝtago). Lia morto tre trafis la fratojn, ili pripensis pri tio, ĉu plu labori sub la nomo The Bee Gees, sed post mallonga hezitado ili decidiĝis plu ne daŭri kiel The Bee Gees, tiun ĉi nomon portos nur la komuna kreado de ĉiuj tri fratoj.

Kelkaj prezoj kaj aprezoj[redakti | redakti fonton]

  • 7 Grammy + Grammy Legend Award (23.02.2003), 16 nomigoj
  • Ili estis enkondukitaj en Rock & Roll Hall Of Fame, Songwriters Hall Of Fame, ili havas steleton sur trotuaro de famo...
  • Ili estas unusolaj aŭtoroj, kiuj komponis kaj produktis 6 furorkantoj de numero 1 sekvantaj unu post la alia kaj kiuj havis 6 kantoj en la plej bona deko (TOP 10 kantoj)
  • 7 platinaj kaj 5 multi-platinaj kantoj
  • Saturday Night Fever estas eĉ nuntempe la plej vendata filma muziko de ĉiuj tempoj (+ ĝi enhavas 3 furorkantoj de numero 1)
  • 10 prezoj por la tutviva laboraĵo - Brit Awards("Outstanding Contribution to Music"), American Music Awards ("International Achievement"), World Music Awards ("Lifetime Achievement"), Golden Europa ("Lifetime Achievement"), Australian Record Industry ("Lifetime Achievement"), German "Bambi" (Lifetime Achievement) ...
  • Unusola muzika grupo, kiu havis en Britio furorkantojn numero 1 en la paso de tutaj 4 dekadoj.
  • Barry Gibb estas la 3-a plej sukcesa producento de ĉiuj tempoj (li produktis 14 furorkantojn numero 1)
  • la 1-an de januaro 2002 la fratoj Gibb-oj ricevis de reĝino Elizabeto la 2-a titolojn CBE (Commanders of The British Empire), por sia alporton al Unuiĝinta Reĝlando.
Ilia oficiala esprimo:
"We are overwhelmed, deeply honoured, and very proud to be British.
God save the Queen, Barry, Robin & Maurice Gibb".

The Bee Gees moviĝas sur pinto de la muzika mondo jam pli ol 40 jaroj. Ili apartenas inter 5 la plej sukcesaj artistoj de ĉiuj tempoj (komune kun ili The Beatles, Paul McCartney, Elvis Presley kaj Michael Jackson).

Pluaj artistoj, kiuj ludis komponaĵojn de Bee Gees[redakti | redakti fonton]


Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • The Bee Gees Sing And Play..... (Aus. 1965)
  • Spicks And Specks (Aus. 1966)
  • Bee Gees First (1967)
  • Horizontal (1968)
  • Rare Precious And Beautiful Vol. 1 (1968)
  • Idea (1968)
  • Rare Precious And Beautiful Vol. 2 (1969)
  • Odessa (1969)
  • Best Of Bee Gees (1969)
  • Rare Precious And Beautiful Vol. 3 (1970)
  • Best Of Bee Gees (Germany, France 1970)
  • Cucumber Castle (1970)
  • 2 Years On (1970)
  • Trafalgar (1971)
  • Inception Nostalgia (Germany, France 1971)
  • To Whom It May Concern (1972)
  • Life In A Tin Can (1973)
  • Best Of Bee Gees Vol. 2 (1973)
  • Mr. Natural (1974)
  • Main Course (1975)
  • Children Of The World (1976)
  • Bee Gees Gold Vol. 1 (1976)
  • Here At Last... Bee Gees... Live (1977)
  • Birth Of Brilliance (Aus. 1978)
  • Spirits Having Flown (1979)
  • Bee Gees Greatest (1979)
  • Living Eyes (1981)
  • E.S.P. (1987)
  • One (1989)
  • Tales From The Brothers Gibb (1990)
  • Very Best Of Bee Gees (1990)
  • High Civilization (1991)
  • Size Isn`t Everything (1993)
  • Still Waters (1997)
  • One Night Only (1998)
  • Brilliant From Birth (Aus. 1998)
  • Assault The Vaults (Aus. 1998)
  • This Is Where I Came In (2001)
  • The Record (2001)
  • Number Ones (2004)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]