Suppiluliumas la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suppiluliumas la 2-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Familio
Patro Tudhaliya IV vd
Gefratoj Arnuwanda III vd
Infanoj Ehli-Nikkal vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Suppiluliumas la 2-a estis la lasta konata reĝo de la Hitita imperio. Li estis filo de Tudhalijas la 3-a, frato de sia antaŭulo, Arnuvandas la 3-a. Li regis de ĉ. 1215/10 ĝis ĉ. 1190/80 a.K.

Laŭ la postrestintaj dokumentoj, dum lia regado la insulo Kreto (nomita Alasija tiutempe) ribelis kaj Suppiluliumas venkis en tri maraj ŝipbataloj, poste en surteraj bataloj. La hitita batalŝiparo plej verŝajne estas dankebla al Ugarit, kies lasta reĝo, Hammurapi la 3-a kunagadis en la komercado inter Egiptujo kaj la Hitita Imperio.

Dum regado de Merenptah, Egiptujo liveris grenon al la malsateganta Hattusas, laŭ la Egipta-Hitita pactraktato. La ŝipoj de Ugarit transportis la grenon al Mukis kaj de tie oni plutransportis la grenon surtere al Tarhuntassas.

Suppiluliumas finpretigis sian tombejon, sed oni scias nenion pri lia plia sorto, kaj morto. Oni forlasis Hattusas de unu tago je la alia kaj parte bruligis la urbon. Tio restas la granda mistero de la Hitita Imperio.