George Pau-Langevin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Pau-Langevin
George Pau-Langevin en februaro 2013.
George Pau-Langevin en februaro 2013.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de oktobro 1948
en Pointe-à-Pitre, Gvadelupo (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato Panthéon-Assas (Parizo)
Partio Socialista Partio
Profesio
Okupo Advokato
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ministro pri transmaroj
Dum 2-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Victorin Lurel
Ministro delegita al eduka sukceso
Dum 16-a de majo 201231-a de marto 2014
Prezidento François Hollande
Deputito de la 15-a distrikto de Parizo
Dum 20-a de junio 201221-a de julio 2012
Sekvanto Fanélie Carrey-Conte
Regiona konsiliano de Francilio
Dum 23-a de marto 199215-a de marto 1998
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Pau-Langevin (naskiĝis la 19-an de oktobro 1948 en Pointe-à-Pitre (Gvadelupo) estas advokato kaj franca politikistino , membro de la Socialista Partio ekde 1975. Ŝi estas deputitino de la 21-a distrikto de Parizo kaj municipa konsiliano de la 20-a arondismento de Parizo. La 16-an de majo 2012, ŝi estis nomumita ministro delegita ĉe la ministro pri edukado, komisiita pri eduka sukceso, en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault.

La 2-an de aprilo 2014, ŝi estis nomumita ministro pri transmaroj en la 1-a registaro de Manuel Valls[1] ; ŝi estis renomumita al tiu posteno la 27-an de aŭgusto 2014 en la 2-a registaro de Manuel Valls.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis ordenita per la Honora Legio en marto 2002.

Ŝi estis elektita deputitino de la 21-a distrikto de Parizo okaze de la deputitaj balotoj de 2007 la 17-an de junio 2007.

Ŝi estas la aŭtoro de leĝpropono por lukti kontraŭ realajn aŭ supozajn diskriminaciojn ligitajn al origino, kaj membro de la informkomisioj pri detenejoj kaj pri memorigaj temoj.

En junio 2011, ŝi eldonis la libron, Représenter le peuple français, pri sia kariero kaj detalantan ŝian vidon de la rolo kaj loko de deputito.

Ŝi estis elektita de PS de la 15-a distrikto de Parizo okaze de la deputitaj balotoj de 2012.

Ŝi estis nomumita ministro delegita al eduka sukceso[2] en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault la 16-an de majo 2012.

OKaze de la registarmodifo de la 2-a de aprilo 2014, sekve de la municipaj balotoj senrevigaj por la PS-a plimulto, ŝi estis nomumita ministro pri transmaroj en la 1-a registaro de Manuel Valls ; ŝi estis renomumita al tiu posteno la 27-an de aŭgusto 2014 en la 2-a registaro de Manuel Valls.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Guide pratique du droit des étrangers : le droit, les démarches (2004)
  • Représenter le peuple français (2011)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]