Hellmut Seemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hellmut Seemann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1953 (1953-12-16) (70-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Odenwaldschule
Okupo
Okupo arthistoriisto
vdr
La frankfurta Schirn-artohalo en la mezo, kies direktoro estis Seemann ĝis 1993.
Sidejo de la frankfurta Theater am Turm kiun kungvidis Seemann ĝis 1993.
Okcidenta fasado de la Urba kastelo en Weimar kie troviĝas ankaŭ la sidejo de la fondaĵo Klassikstiftung, kies estro estas Seemann nun.

Hellmut SEEMANN (naskiĝinta la 16-an de decembro 1953 en Heidelberg) estas germana kulturmanaĝero kaj eksa prezidanto de la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar.

Vivo kaj agado antaŭ Weimar[redakti | redakti fonton]

Li estas la filo de la pianisto Carl Seemann, kiu dum studentaj tagoj en Strasburgo amikiĝis al la edukadreformanto Hellmut Becker. Becker iĝis ankaŭ baptopatro de li. Li frekventis la reformlernejon Odenwaldschule en Heppenheim kaj studis poste germanistikon kaj filozofion kaj ekde 1977 ankaŭ jursciencon ĉe la altlernejoj de Hamburg kaj Frankfurt am Main. En 1985 li edziĝis al la verkistino kaj tradukistino Annette Seemann. En 1986 li ricevis la oficialan allason praktiki kiel advokato en Berlin.

En la sama jaro li transloĝiĝis al Frankfurt am Main, kie li iĝis persona asistanto de Christoph Vitali, afergvidanto de la urba kultursocieto Kulturgesellschaft Frankfurt mbH. De 1987-93 Seemann estis administrada direktoro kaj de 1994-2001 afergvidanto de la menciita societo, plenumante paralele la oficon de direktoro de la Schirn-artohalo. De 1989-93 li kunestris artiste la teatrejon Theater am Turm.

Agadoj en Weimar[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1-a de junio 2001 Seemann estas prezidanto de la grandega kulturfondaĵo Klassik Stiftung Weimar. Dum lia estrado brulis la Biblioteko Dukino Anna Amalia en septembro de 2004 kaj fariĝis ties restaŭrado ĝis 2007. En oktobro estis decidite ne plu plilongigi lian laborkontrakton post 2011. Tamen li estis reelektita en aprilo 2011 post longa kaj akra debato kaj kontraŭ la iama volo de la tiama turingia ministro pri kulturo Christoph Matschie. [1]Dum kunsido de la konsilantaro fondaĵa de la 25-a de junio 2013 la deĵorkontrakto denove plilongigitis ĝis la 31-a de julio 2019. [2] Ĉe la Liszt-muzikaltlernejo vajmara Seemann estas docento pri manaĝerado de kulturaj institutoj.

Libromerkate li famiĝis ĝisnun ĉefe kiel eldonisto kaj verkisto de arthistoriaj skribitaĵoj koncerne la klasikan epokon germanan, Vajmaron kaj la eŭropan avangardon.

Skribitaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • (Hrsg.) AugenBlicke. Mumienporträts und ägyptische Grabkunst aus römischer Zeit, Klinkhardt & Biermann, 2000, ISBN 978-3-78140423-6
  • Anna Amalia, Carl August und das Ereignis Weimar. Zusammengestellt von Hellmut Seemann, Wallstein Verlag, 2007, ISBN 978-3-8353-0148-1
  • Europa in Weimar: Visionen eines Kontinents. Zusammengestellt von Hellmut Seemann, Wallstein Verlag, 2008, ISBN 978-3-8353-0281-5
  • Das Zeitalter der Enkel, Wallstein-Verlag, Göttingen 2010 ISBN 978-3-8353-0603-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]