Griza makropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustracio de supra korpo fare de John Gould
Supozata arealo

La Griza makropoGriza valabio[1] (Macropus greyi) estis jam formortinta specio de valabio, kiu loĝis en sudorienta Suda Aŭstralio kaj en sudokcidenta Viktorio. Multaj konsideras, ke ĝi estis la plej eleganta, gracia kaj rapida specio de kanguruo. Ĝi havis fajnan felon kun alternaj bendoj de pli helaj kaj pli malhelaj grizoj tra la dorso. La bendoj diferencis laŭ koloro kaj teksturo. Tiuj markoj eble variis laŭsezone aŭ laŭ individuoj. Ties saltado konsistis el du mallongaj saltetoj, poste alia longa sekvata de staro al ĉielo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Green, Tamara. (2001) Extinctosaurus: Encyclopedia of Lost and Endangered Species. Brimax, p. 148.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Flannery, T kaj P Schouten, "A Gap in Nature," Atlantic Monthly Press, 2001, pg. 152. ISBN 0-87113-797-6