Pierre-Paul Riquet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre-Paul Riquet
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1609 (1609-06-29)
en Béziers
Morto 1-an de oktobro 1680 (1680-10-01) (71-jaraĝa)
en Tuluzo
Tombo Katedralo de Tuluzo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Memorigilo Pierre-Paul Riquet
Familio
Patro Guillaume de Riquet
Patrino Guillemette de Vial
Infanoj Pierre-Paul Riquet • Jean Mathias de Riquet, Baron de Bonrepos
Okupo
Okupo arkitektoinĝeniero • entreprenisto • fermier général
Verkoj Sudfranca Kanalo
Aqueduc de Castries
vdr

Pierre-Paul Riquet, Barono de Bonrepos, (n. la 29-an de junio 1609 -kelkaj fontoj indikas la jaron 1604)- m. la 4-an de oktobro 1680) estis la inĝeniero kaj respondeculo de la konstruado de la Sudfranca Kanalo.

Riquet estas la viro respondeca de la konstruado de la 240-kilometra (longa) artefarita akvovojo kiu ligas la sudan marbordon de Francio al Tuluzo por ligi ĝin al la kanalo/riversistemo kiu kuris laŭlarĝe al la Biskaja Golfo, unu el la grandaj inĝenieraj atingoj de la 17-a jarcento. La loĝistiko estis enorma kaj kompleksa, tiel multaj inĝenieroj inkluzive de la antikvaj romianoj diskutis la ideon sed ne daŭrigis ĝin. Eĉ tiel, Ludoviko la 14-a estis fervora subtenanto de la projekto por daŭrigi, plejparte pro la kreskanta kosto kaj danĝero de transportado de kargo kaj komerco ĉirkaŭ la suda Hispanio, kie piratoj estis oftaj.

Planado, financado, kaj konstruado de la Suda Kanalo tute absorbis Riquet de 1665 antaŭen. Multaj problemoj okazis, inkluzive de navigado ĉirkaŭ multaj montetoj kaj disponigado de sistemo kiu provizus la kanalon per akvo dum la sekaj someraj monatoj. La alta kosto de konstruo malplenigis la personan riĉaĵon de Riquet kaj la ŝajne nesupereblaj problemoj igis liajn sponsorojn, inkluzive de Ludoviko la 14-a, perdi intereson. La kanalo estis kompletigita en 1681, ok monatojn post la morto de Riquet. Li estas entombigita en la Katedralo Sankta Stefano en Tuluzo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]