Balĉik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balĉika centro
Balĉika centro
Balĉika centro Botanika Ĝardeno

Balĉik (en la bulgara Балчик, en la rumana Balcic, en la turka Balçık) estas urbo kaj banloko sur la marbordo de Bulgario ĉe la Nigra Maro en la areo Suda Dobroĝo de la nordorienta Bulgario. Ĝi situantas en la Oblasto Dobriĉ kaj estas 42 km nordoriente de Varna. La urbo etendiĝas spektakle laŭlonge de montetaj terasoj descendantaj el la ebenaĵo Dobroĝo al la maro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La urbo ricevis sian nomon el la mezepoka reganto Balik, frato de Dobrotica, laŭ kiu ricevis nomon la urbo Dobriĉ.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2011 la etna konsisto de Balĉik estas la jena:[1][2]

  • Bulgaroj: 7,916 (72.9%)
  • Turkoj: 1,715 (15.8%)
  • Ciganoj: 954 (8.8%)
  • Aliaj: 191 (1.8%)
  • Nedifineblaj: 79 (0.7%)
    • Nedeklaritaj: 755 (6.5%)
  • Entute: 11 610.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]