Mamaia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mamaia
vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 900001
Demografio
Loĝantaro 441  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 44° 15′ N, 28° 37′ O (mapo)44.24638888888928.622777777778Koordinatoj: 44° 15′ N, 28° 37′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Mamaia (Rumanio)
Mamaia (Rumanio)
DEC
Mamaia
Mamaia
Situo de Mamaia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mamaia [+]
vdr
Mamaia strando (septembre 2013)

Mamaia [mamaja] estas banloko kaj feriejo sur la marbordo de Rumanio ĉe la Nigra Maro en la distrikto Constanța.

Konsiderata la plej populara feriejo de Rumanio,[1] Mamaia estas situanta tuj nordoriente de la urbocentro de Constanța. Ĝi apenaŭ havas tuttempajn loĝantojn, ĉar ĝi loĝatas ĉefe dum la somero.

Mamaia kuŝas sur terstrio 8 km longa kaj nur 300 m larĝa, inter la Nigra Maro kaj la Lago Siutghiol.

La ban-sezono okazas ĉefe inter la mezo de junio kaj la komenco de septembro, kiam la averaĝaj dumtagaj temperaturoj gamas inter 25 kaj 30 gradoj celsiaj (78 al 86 gradoj farenhejtaj). La akvo restas varma ĝis la mezo de aŭtuno. Estas hoteloj de 4 kaj 5 steloj kaj privataj klubejoj. Norde estas ankaŭ kampadejoj.

La 11-a kunsido de la ŝtatestroj de Centra Eŭropo okazis en Mamaia la 27/28-an de majo 2004.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Reid, Leif Pettersen, Romania & Moldova, Lonely Planet, 2007, p. 294

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]