Carl Axel Arrhenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Axel Arrhenius
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1757 (1757-03-29)
en Stokholmo, urbo
Morto 20-an de novembro 1824 (1824-11-20) (67-jaraĝa)
en Stokholmo
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Okupo kemiistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl Axel ARRHENIUS (1757-1824) estis sveda mineralogo, militisto kaj kemiisto. Kiel militisto, li estis komandanto de la pulvora manufakturado kaj subkolonelo en la artileria regimento de la sveda armeo, sed li memorindas ĉefe pro sia malkovro de antaŭe ne konata erco en feldspata minejo en Ytterby. Posta analizo de la erco aŭ mineralo, nomata iterbito aŭ gadolinito, kondukis al la malkovro de dek elementoj el la grupo de raraj teroj (lantanoidoj). Unue estis malkovrita la kemia elemento itrio. Poste, inter 1843 kaj 1907 estis izolitaj terbio, erbio, iterbio, tulio, holmio, skandio, gadolinio, disprozio kaj lutecio.

Selektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Försök till salpeters proberande på halt af koksalt, K. Vet. Acad. Handl. 1785 I qv. i Krigs-manna Sällskapets och Krigs-Vet. Acad. Handlingar
  • Om kruts tillverkning och probering, Stockholm, 1823. Tryckt hos direct. H.A. Nordström på eget förlag

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]