Friedrich Myconius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Myconius
(1490-1546)
germana teologo kaj reformisto
germana teologo kaj reformisto
Persona informo
Friedrich Myconius
Naskiĝo 26-a de Decembro 1490
en Lichtenfels, Sankta Romia Imperio
Morto 7-a de Aprilo 1546
en Gotha, Sankta Romia Imperio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Loĝdomo en Gotha, apud la Aŭgustenana kirko

Friedrich MYCONIUS, kies nelatinigita familia nomo estas Mekum, (naskiĝinta en la 26-a de decembro 1490 en Lichtenfels, mortinta en la 7-a de aprilo 1546 en Gotha) estis germana teologo kaj reformisto. Lia precipa agadoloko estis Gotha.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Myconius unue frekventis la lernejon en Lichtenfels, ekde 1503 la al universitataj studoj preparantan lernejon en Annaberg. Tie ĉi li travivis en 1504 la solenan enporton de la relikvoj de Sankta Anno en la urbon. En la 1508-a jaro li postulis latine fare de Johann Tetzel sensukcese senkostan indulgencatestilon por malriĉuloj.

Lia samlandano, lernejestro Andreas Staffelstein, gvidis lin en la jaro 1510-a en la Franciskanan monakejon. Tie li revis esti kondukita fare de Sankta Paŭlo el dezerto en la direkto de Jesuo Kristo. Tiun vizion li poste interpretis antaŭsigno de la renkontiĝo kun Martin Luther en la franciskana monakejo de Vajmro en la 1518-a jaro. Tra Leipzig li venis tien post ordinado pastra en 1516 kaj kutime predikis en la Urba paroĥa preĝejo. Skribitaĵojn luterajn havigis al la interesiĝantaj monakoj princo-elektisto Johann Friedrich.

En januaro de 1523 Myconius ekdeĵoris en Eisenach, poste en Leipzig en la teritorio de la luter-malema duko Georg. Malliberigite li alvenis finfine en Annaberg. Oni minacis lin per la kruela sorto de la franciskano kaj apokalipsisto Johann Hilten el Eisenach. Je la komenco de marto 1524 Myconius sukcesis fuĝi al apuda Buchholz, kiu jam apartenis al la teritorio princelektista. Je pasko de 1524 predikis li kaj lia kune kun li fuĝinta sammonakejano Johann Voit en Zwickau. Kiam Myconius aperis en julio en Buchholz, homaj amasoj venis el la najbara komunumo de Annaberg aŭskulti liajn vortojn.

Oficialaj misioj[redakti | redakti fonton]

Princo-elektisto Frederiko la 3-a (Saksio) sendis lin en aŭgusto de 1524 al Gotha. La lernejon de la tiea Mario-konvento estis atakintaj ribeluloj kontraŭklerikaraj. Myconius sekurigis daŭran instruadon de la latina lingvo en la germana skriblernejo de ĉe la Kirko Sankta Margareto translokante ĝin en 1529 en la ne plu funkciantan abatejon de la Aŭgustenanoj de Gotha. Konsiladis gin koncerne edukadotemojn Philipp Melanchthon mem. Myconius inspektadis paroĥejojn kaj lernejojn en la regiono Tenneberg kaj en 1528/29 en la regionoj Eisenach, Gotha kaj Weimar. En Gotha li fariĝis superintendanto kaj foje denove partoprenis inspektadojn.

Kune kun Menius li nervostreĉe penis kontraŭbatali la doktrinon de la Rebaptantoj. En 1529 li akompanis Luther al la famaj sed vanaj interparoladoj religiaj kun Ulrich Zwingli en Marburg an der Lahn. Dum la revojaĝo Luther komisiis lin reserĉadi pri la skribitaĵoj kaj la sorto de Johann Hüten kiu estis estinta kaptito en najbara monakejo, kiam Luther ankoraŭ estis lernanto. La rezulto legeblas ĉe Melanchthon en la 27-a ĉapitro de la libro Apologio de la Konfesio aŭgsburga (1531). En 1536 Myconius kunlaboris ĉe la t.n. Konsento de Wittenberg kun Martin Bucer, en 1537 li akompanis la malsanulon Luther de Schmalkalden al Gotha, en 1538 li apartenis al delegacio restanta 6 monatojn en Anglio por konvinki la anglojn pri aliĝo al la nova konfesio, kio estis vana provo.

Post la morto de duko Georg enkondukitis finfine ankaŭ en la duklando Saksio la Reformacio. Malsaniĝante li devis reveni al Gotha. La tuberkulozo forigis lian voĉon tiel, ke li de post tio nur flustre povis interkomunikiĝi. Tiam li verkis ankaŭ la libron Historia reformationis, kun multaj personaj detaloj enplektitaj en la historiografiajn alineojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]