Universitato de Douai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nova Testamento de Douai,
eldonita en la jaro 1582.

Laŭ instigo de la Episkopo de Arras, Antoine Perrenot de Granvelle (1517-1586) kaj de la Episkopo de Lille, Jean Vendeville (1527-1592), kaj en la kadro de ia ĝenerala programo por plifortigo de katolikismo ene de la Malaltaj Landoj, Filipo la 2-a starigis la fondon de iu universitato inter 1559 kaj 1562. Kelkamaniere ĝi estis fratino-universitato de tiu fondita en Loveno en la jaro 1426. La fondo konfirmiĝis de papa buleo de Paŭlo la 4-a datida je la 31-a de julio 1559 kaj konfirmita de la papo Pio la 4-a en la 6-a de januaro 1560. La patentaj leteroj de Filipo la 2-a, datitaj je la 19-a de januaro 1561 rajtigis la starigon de kvin fakultatoj: teologio, kanonika juro, civila juro, medicino kaj artoj. La solena inaŭguro okazis en la 5-a de oktobro 1562, akompanata de iu procesio de la Sankta Sakramento kaj iu prediko farita en la Placo de la Merkato de François Richardot, tiama episkopo de Arras. La unua kanceliero de la universitato estis Richard Smyth, reĝa profesoro el la Universitato de Oksfordo.