Paŭlo el Samosata

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paŭlo el Samosata (200 ĉirkaŭ – 275 ĉirkaŭ) estis episkopo de Antioĥio de Sirio ekde 260 ĝis 272 kaj elstarulo de la adoptisma doktrino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ liaj ideoj estis kunigitaj diversaj sinodojn, eble tri, inter la jaroj 264 kaj 268. Ĉe la unua el tiuj ĉeestis Firmiliano el Cezareo, Gregorio la Taŭmaturgo, ties frato Atenodoro kaj multaj aliaj renomuloj. Pro sanecaj problemoj malĉeestis Dionizo el Aleksandrio.

Dionizio el Aleksandrio, kontraŭulo de Paŭlo el Samosato

Paŭlo estis civila funkciulo (Procurator ducenarius) protektita de la reĝino Zenobia el Palmira[1]

Li ĝuis pli ol sufiĉajn substancojn kaj nemalgrandan konsideron ĉe la episkopoj najbaraj, pretaj defendi la doktrinojn kiujn li proponadis kiel ortodoksajn, Tio sufiĉis al la episkopoj kunigitaj en la unua sinodo por juĝi senerara lian doktrinon. Sekve estis kunvokita dua sinodo kiu lin kondamnis dum li promesis forlasi sian doktrinon, sed ne sin tenis laŭ la promesoj. Fine estis kunvokita tria sinodo, kies antaŭtagon mortis Firmiliano. Ĉi-kaze la precipa aktivanto estis iu presbitero el Antioĥio, Malkiono, kiu estis estimata kultura homo kaj profesoro en la katedro de greka literaturo en Antioĥio. En sia disputo kun Paŭlo, Malkiono pruvis ties doktrinon herezo kaj puŝis por lia eksigo. Inter la verkoj de Eŭsebio de Cezareo troviĝas fragmento de letero de Malkiono al papo Dionizio, al Maksimo el Aleksandrio, kaj al ĉiuj episkopoj kaj al la klerikaro de la katolika mondo: en ĝi estas raportataj la elstarajn fazojn de la disputo.

La letero akuzis Paŭlon pri akiro de grandaj riĉecoj per nelicaj sistemoj, pri insultoj kontraŭ lin kritikantoj aŭ ankaŭ lin ne laŭdantoj, pri skandalo pro tio ke li akceptis ke virinoj loĝu en lia domo... Tamen Paŭlo ne povis esti eksigita el lia sideo ĝis kiam la imperiestro Aŭreliano ne sukcesis eniri Antioĥion 272. La imperiestro, pagana sed en tiu momento favora al kristanismo, tion decidis [2]

Paŭlo ne foriĝis el la episkopa sidejo: oni devis lin forpeli per la interveno de la publika forto. Pri li nenio alia estas konata.

Doktrino de Paŭlo el Samosata[redakti | redakti fonton]

Lia doktrino analogis al la dinamika monarĥismo de Teodoto el Bizancio kaj estis etikedita simila al tiu de Artemono de Romo. Ege simpligante, oni tiel povas sintezi lian doktrinon: Dio Patro, Dio Filo kaj Dio Sankta Spirito estas unu sola persono (prosopon). La Filo aŭ LogosoSofio origine estis senhipostazaj” ĉar saĝo kaj scienco estas simpla atributoj de la Patro.

La filo naskiĝis antaŭ ĉio kiel Filo Logoso senpatrina: li estis forme nedifinita kaj ne povis tiel riveliĝi al la homoj. Li manifestiĝis en la Profetoj, aparte en Moseo kaj plej komplete en Jesuo, kiu naskiĝis el la virgulino: esence homo, tiu sukcesis, per sufero kaj aliaj streĉoj, neniigi la unuan pekon de Adamo kaj Eva kaj unuiĝis al Dio, fariĝante unu cele kaj age. Dio pere de li realigis multajn miraklojn por lin konigi Elaĉetinto kaj Savanto.

Sekve de tiu doktrino Paŭlo malpermesis ĉiujn himnojn al Kristo ĉar en ili li estis konsiderita Dio vera, ne dio asociita, kaj plenenergie reĵetis la aleksandrian ezkegezon privilegiantan la alegorisman sistemon. Paŭlo savis la du naturojn en Kristo, sed unuigitaj nur pere de volo kaj de amo, sed ne pere de naturo, riskante tamen falis en duteismon.

Heredaĵo de Paŭlo el Samosaa[redakti | redakti fonton]

La partio de Paŭlo, ĉiukaze, ne tuj malaperis, sed restis aktiva ĝis la 4-a jarcento. La Unua koncilio de Niceo, fakte, deklaris la bapton celebritan de Paŭlistoj nevalida. Krome ,troviĝas io, ankaŭ se ne multe, de liaj instruaĵoj en la sistemoj de Lukianistoj kaj arianoj. Sed ilia kristologio estis la kontraŭo de la lia, kiu reaperos en modifita formo en Teodoro de Mopsuestio, Diodoro, Nestorio kaj eĉ en Teodoeto el Ciro malgraŭ ke tiuj postaj antioĥanoj decide rifuzis la akuzon pri kolizio kun la hereza Paŭlo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Filastre de Brescia, Liber de heresibus, Li estis ankaŭ la kristana instruisto de Zenibia.
  2. Laŭ Eŭsebio de Cezareo, vii, 30, 19), la sidejo devis esti asignita al elektito de Romo: evidente la komuneco kun Romo estis kondiĉo de la korekta doktrino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Catholic Encyclopedia, Volume XI. New York 1911, Robert Appleton Company. Nihil obstat, 1º febbraio 1911. Remy Lafort, S.T.D., Censor. Imprimatur +Cardinale John Murphy Farley, Arcivescovo di New York.
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia