Ludwig von Ficker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig von Ficker
Persona informo
Ludwig von Ficker
Naskiĝo 13-an de aprilo 1880 (1880-04-13)
en Munkeno
Morto 20-an de marto 1967 (1967-03-20) (86-jaraĝa)
en Innsbruck
Tombo Neuer Friedhof Mühlau vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Mühlau vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Patro Julius von Ficker vd
Gefratoj Rudolf von Ficker • Heinrich von Ficker vd
Profesio
Okupo eldonisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludwig von Ficker (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1880 en München, mortinta la 20-an de marto 1967 en Innsbruck) estis aŭstra-germana verkisto, eldonisto kaj katolika eseisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tre ligite al la katolika kultura kaj spirita vivo li fondis en 1910 la komence ekspresionisme orientitan kulturfakgazeton Der Brenner en Innsbruck, kiun Karl Kraus nomis la ununura honesta magazino de Aŭstrio kaj Germanio. Tiu kritika organo iĝis la sontubo kaj atentigilo de la frua ekspresionimo en Aŭstrio. Tie aperis unuafoje skribitaĵoj i.a. de Theodor Däubler kaj Georg Trakl. Ficker ankaŭ proksime rilatis al Ludwig Wittgenstein kaj Rainer Maria Rilke. Ĉirkaŭ von Ficker kolektiĝis la t.n. Brenner-rodo, kies anoj strebis fari kulturreformojn laŭ kristanaj valoroj. De 1915-19 maleblis apero de la gazeto, ĉar Ficker en 1914/15 ege estis kritikinta la militon. Aperinte komence ĉiun duan monaton, poste unu fojon pojare la gazeto ekzistis ĝis 1954 (serio nr. 18).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la 1959-a jaro Ficker ricevis la premion Großer Österreichischer Staatspreis kaj en 1966 la meritkrucon Österreichische Ehrenzeichen für Wissenschaft u. Kunst.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Studien über Karl Kraus, 1913
  • Denkzettel und Danksagungen. Reden und Aufsätze, eldonite de F. Seyr, 1967
  • Briefwechsel 1909-14, 4 volumoj, 1986-96

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]