Abatejo Sankta Galgano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruino de Sankta Galgano

La abatejo Sankta Galgano estas ruino de iama abatejo proksimume 35 kilometrojn sudokcidente de Sieno sur la teritorio de la komunumo Chiusdino en Toskanujo en Italujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Galgano Guidotti fondis la monaĥejon en la 12-a jarcento sur la monteto Montesiepi. Post kiam Guidotti estis mortinta en la aĝo de 33 jaroj, venis cistercianaj monaĥoj sur la monteton. La origina ermitejo sur la monteto, kiu ankoraŭ nun estas bone konserviĝinta, baldaŭ fariĝis tro malvasta, pro kio oni en 1224 komencis konstrui la abatejon Sankta Galgano en la malmultajn cent metrojn fora valo. La abatejo de Sankta Galgano estis la unua (kaj ununura) novfondaĵo de Cistercianoj en la toskana regiono, ĉar alikaze ili kutime ekloĝis en jam ekzistantaj monaĥejaj domensembloj de la Benediktanoj. Post kiam eble jam estus ekzistinta kolonio de monaĥoj, kiuj senpere estus veninta el la monaĥejo Clairvaux, la nova abatejo substaris al la ĉefabatejo Casamari kaj apartenis per tio al la filiaro de la ĉefabatejo Clairvaux.

La monaĥoj de Sankta Galgano baldaŭ akiris grandan terposedaĵon. Ili estis komisiataj per notariaj kaj administraj taskoj kaj ludis gvidan rolon je la katedralkonstruo en Sieno. Ili sekigis marĉojn kaj kreis novajn terkulturajn areojn. Krome ili konstruis muelejojn kaj fulejojn, en kiuj ili plikvalitigis drapojn. La monaĥejo evoluis rapide al la plej prospera cisterciana kolonio en Toskanujo. En 1233 monaĥejo San Pantaleone di Monte Faeta ĉe Lucca estis submetita kiel filio al monaĥejo Sankta Galgano, en 1246 monaĥejo San Salvatore a Settimo en Scandicci ĉe Florenco, en 1261 monaĥejo San Michele della Verruca ĉe Pizo kaj en 1337 monaĥejo San Michele a Quarto ĉe Sieno.

La ekonomia desupriĝo komenciĝis jam en la 14-a jarcento, kiam pro malsatmizeroj kaj pestoj mortis multaj monaĥoj kaj laikofratroj kaj rabomilitantaj solduloj el Florenco konfuzis la regionon. Atako de florencana soldulestro Giovanni Acuto en 1364 ekigis la subiron de la monaĥejo. Antaŭ 1514 la abatejo fariĝis prebendo. La prebendestro, abato Girolamo Vitelli, vendis proksimume 1550 la plumbotegmentojn de la monaĥopreĝejo, kiu pro tio suferis gravajn difektojn.

La cistercianoj restis ĝis 1783, kiam ĉefduko Leopoldo la 2-a malfondis la monaĥejon. En 1783 kunfalis la sonorilturo kaj la plej multaj volboj de la preĝejo. Iom post iom kamparanoj el la ĉirkaŭejo dekonstruis ŝtonojn el la masonaĵo, por konstrui per ili siajn domojn. La monaĥejo fariĝis en 1815 bieno. En 1881 arĥitekto Giuseppe Partini konservis la ruinojn.

En 1961 cisterciana monaĥo el Romo ricevis la permeson transloĝi al Sankta Galgano kaj revivigi la abatejan ruinon. Li elkonstruis kelkajn ĉelojn kaj komencis revivigi la monaĥejon por la monaĥina ordeno de la Olivetanoj, kiu deklaris Sanktan Galganon loko de monaĥa soleco. Malgranda metiejo por interalie ikonopentrado kaj brodado ekestis, foje okazas koncertetoj.

Domensemblo kaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapitulejo de Sankta Galgano

La preĝejo estas en meza Italujo unika fremdaĵo. Per ĉi tiu domo unuafoje elementoj de gotika arĥitekturo atingis Toskanujon; tamen la neta franca gotiko neniam sukcesis superi en Toskanujo. La konstruaĵo sin orientis je la modelo de la ĉefpreĝejo de monaĥejo Casamari en Latio. Tiu ĉi siaflanke orientiĝis je burgonja konstrumaniero. Tial la preĝejo de Sankta Galgano estas konceptita klasikskeme kiel cistercianaj preĝejoj laŭ bernarda kaj efikas tre franca. Ĝi konsistas el tri navoj po ok naveroj, transversa navo kun aldona okcidenta flanknavo kaj malalta fina ĥorejo sur la plano de latina kruco. Ankaŭ la flankokapeloj havas – plene laŭ la ordenaj ordonoj de Bernardo de Clairvaux – preskaŭ kvadratan planon.

La murskemo de la meznavo ne estas unueca. La pli malnova orienta parto estas kvaretaĝa: Sur la arkaĵozono sekvas vico da pli malgrandaj fenestroj, pli supre pintarkaj fenestroj kaj plej supre rondaj fenestroj. En la okcidento tamen la murskemo estas nur trietaĝa. Alia apartaĵo sin montras per la uzo de du konstrumaterialoj: travertino por la portaj kaj strukturigaj eroj, brikoj tamen por la murstrukturo kaj la volboj.

Nuntempe la preĝejo longa 71 metrojn estas ĉefa vidindaĵo en Toskanujo malgraŭ kunfalinta tegmento. Dumnokte oni elspeze lumigas la ruinon, foje okazas teatraj kaj dancaj prezentadoj. Pli granda publiko mondvasta konatiĝis kun la ruino per la filmo Nostalghia (1983) de la rusa reĝisoro Andrej Tarkovskij, en kies fina sceno ĝi estas videbla. Multaj taksas la abatejon Sankta Galgano kiel la plej eminenta gotika konstruaĵo de Italujo.

Montesiepi[redakti | redakti fonton]

Sankta Galgano[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Balduino Gustavo Bedini: Breve prospetto delle Abazie Cistercensi d’Italia. Casamari, Rom 1964, pj. 94–96.
  • Heinz Schomann: Kunstdenkmäler in Italien. Toskana. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1990, ISBN 3-534-06894-7, pj. 398–401.
  • Klaus Zimmermanns: Die Toskana. DuMont, Koonjo 1980, ISBN 3-7701-1050-1, S. 349–350.
  • Paul O. Pfister: Die Rotunde vom Montesiepi. Waldgut Verlag, Frauenfeld 2000, ISBN 3-7294-0293-5.