Nimr al-Nimr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nimr al-Nimr
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1959 (1959-06-21)
en Al-Awamiyah
Morto 2-an de januaro 2016 (2016-01-02) (56-jaraĝa)
en Sauda Arabio
Mortokialo senkapigo
Lingvoj araba
Ŝtataneco Sauda Arabio
Parencoj Ali Mohammed Baqir al-Nimr
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • islamjuristoajatolo
TTT
Retejo https://www.sknemer.com/
vdr

Nimr Bakir al-Nimr (arabe نمر باقر النمر, latinliterigoj ankaŭ Nimr Baqir Al-Namr, Nimr Baqr Al-Nimr, Nemr Baqir Al-Nemr) (naskiĝis en 1959, mortis la 2-an de januaro 2016) estis sendependa ŝijaisma ŝejĥo kaj imamo en al-Aŭamijah (العوامية‎), Emirlando Ŝarkija (Orienta Provinco), Sauda Arabio. La kleriko konatas kiel kritikisto de la nacia registaro de Sauda Arabio. En 2006 li arestiĝis kaj asertis esti batita fare de la sekreta polico de la ministerio pri internaj aferoj. En 2009, li plian fojon publike forte kritikis la registaron de Sauda Arabio kaj sugestis secesion de la orienta Provinco se la rajtoj de ŝijaanoj en la lando ne estis bone respektata. Dum la enlandaj protestoj de 2011-2012, li vokigis protestantojn rezisti al policaj kugloj uzante "la muĝo de la vorto" anstataŭ perforto, prognozis la renverson de la registaro se la ŝtata subpremo daŭros, kaj estis vidita de la brita gazeto The Guardian kiel la persono kiu "prenis la iniciaton en la insurekcio".

La 15-an de oktobro 2014, la Specialigia Krima Kortumo de la lando kondamnis lin al mortpuno.