Pierre Brice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Brice
Pierre Brice
Pierre Brice
Persona informo
Pierre Brice
Naskonomo Pierre Louis Le Bris
Naskiĝo 6-an de februaro 1929 (1929-02-06)
en Francio Brest, Francio
Morto 6-an de junio 2015 (2015-06-06) (86-jaraĝa)
en Francio Parizo
Mortis pro pneŭmonito vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Gräfelfing vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Gräfelfing vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Pierre Brice
Profesio
Okupo kantistoverkisto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1954 - 1997
Aktorado
Fama rolo rolo de Winnetou
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre BRICE (origine Pierre Louis de Bris; naskiĝis la 6-an de februaro 1929 en Brest, mortis la 6-an de junio 2015 en Parizo)[1] estis filma aktoro forte kunigata kun sia plej konata rolo de Winnetou.

Kiam li estis dekjara, li aliĝis al partizanoj helpante en ilia batalo kontraŭ germanoj. Kiam li estis deksesjara, li fuĝis el la hejmo kun falsaj personaj dokumentoj al fremdlandana legio. Deknaŭjara li batalis en Alĝerio, poste du jarojn en Hindoĉinio. En la jaro 1951 li revenis Francion kun tri ordenoj por kuraĝeco kaj rememoroj je falintoj.

En la jaro 1953 li transloĝiĝis Parizon. Li vivtenis sin kiel ĉedoma vendisto revante pri vojo de arkitekto. Fine li fariĝis modelo, li prezentiĝis en "fotoromanoj", li estis dancisto kaj kantisto, dum vesperoj li studis aktoradon. En la jaro 1954 li unuafoje rolis en filmo.

Rompo okazis en la jaro 1962. En Berlina filma festivalo rimarkis lin producento Horst Wendlandt, kiu prepariĝis filmi la unuan filmon de Karl May sub nomo La trezoro sur Arĝenta Lago (filmita en Plitvice). Rolonto por Old Shatterhand jam estis elektita (tio estis Lex Barker), sed mankis al li Winnetou. Li alparolis Pierre Brice-on. Poste Pierre Brice rolis en multaj filmoj de May pri indianoj.

Sukceso de la filmoj precipe en Germanio estis grandega. Kontribuis al ĝi ankaŭ tio, kiel konvinkeme Brice agadis en la rolo de Winnetou, li tute identiĝis kun ĝi. Fine de la 60-aj jaroj de la lasta jarcento la intereso pri la filmoj de May abrupte sinkis. Pierre Brice poste rolis ankaŭ en aliaj filmoj, sed ili estis forgesitaj mallongtempe post ilia prezento en kinejoj.

Sed Brice ne kapablis adiaŭi kun tribestro de Apaĉoj kaj li revenis al la rolo. En la 70-aj kaj la 80-aj jaroj li rolis lin en someraj scenejoj, alterne en GDR kaj en FRG. El lia impulso estiĝis ankaŭ serialo Winnetou (1980) kaj televida filmo Winnetou revenas (1998).

Li revenis regule al la lokoj de filmigado de la filmoj de May. Ekzemple en la jaro 1995 ĝis Bosnio, kie furiozis milito. Li kolektis du milionojn da markoj por infanoj kaj kun humanitara konvojo li traveturis tra serba pafado.

Pierre Brice rememoris: „Poste bosnianoj haltigis min kiel onidiran spionon. Mi diris al ili, ke ili povas haltigi min unusole perforte. Sed se ili faros tion, skribos pri tio ĉiuj germanaj ĵurnaloj. Poste mi foriris, sed mi timis. Ili tenis en la manoj revolverojn...“

Notoj[redakti | redakti fonton]