Joseph Meyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Meyer
Joseph Meyer, kvazaŭ la praavo de Vikipedio, ĉ. la jaro 1840
Joseph Meyer, kvazaŭ la praavo de Vikipedio, ĉ. la jaro 1840
Persona informo
Joseph Meyer
Naskiĝo 9-an de majo 1796 (1796-05-09)
en Gotha
Morto 27-an de junio 1856 (1856-06-27) (60-jaraĝa)
en Hildburghausen
Tombo Hildburghausen vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Germanio • Saxe-Gotha vd
Alma mater Ernestinum vd
Familio
Infanoj Herrmann Julius Meyer • Meta Meyer vd
Profesio
Okupo eldonisto • aŭtoro vd
Aktiva en Hildburghausen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Naskiĝdomo en Gotha, Querstraße 5
Monumento por Meyer en Hildburghausen en la korto de lia fabriko, Obere Markstraße nr 44; artisto: Harald Stieding, 2006.

Joseph MEYER (naskiĝinta la 9-an de majo 1796 en Gotha, mortinta la 27-an de junio 1856 en Hildburghausen) estis germana eldonisto kaj entreprenisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Meyer trejnitis komerciste de 1810-13 en Frankfurt am Main. Poste li gvidis ĝis 1817 de la patro establitan vendejon pri tekstilaĵoj en Gotha. De 1817-20 li laboris en Londono, komence kiel helpulo en la eksportado, poste kiel memstara aĝiotisto. Post malsukcesaj aĝiotadoj li revenis en Turingion kaj estris de 1820-23 la Freiherrlich von Boyneburgische Gewerbs- und Hülfsanstalt en Weilar. De 1825-26 li deĵoris kiel instruisto de la angla lingvoen Gotha, tradukis verkojn de Ŝekspiro kaj Walter Scott kaj eldonis de 1824-28 la fakgazeton komercistan Correspondenzblatt für Kaufleute.

En la 1.8.1826 Meyer fondis eldonejon en Gotha kiun laŭleĝe estris lia edzino Hermine: la Bibliographisches Institut. Modernegis la ĝis tiam en Germanio nekonataj reklam- kaj liveradmetodoj. Eblis antaŭmendi kaj per subskribo devontigi sin aĉeti la aperontajn librojn de klasikaj verkoj je nekredeble malaltaj prezoj. Ĉar multaj tekstoj ankoraŭ havis kopirajton Meyer daŭre - kaj sukcese - senkulpigis sin per la substreko ke ĉiuj tekstoj havus nur antologian karakteron. Por la varbado de la abonontoj li dungis vendistojn de diversaj branĉoj kaj eĉ privatulojn - tiel li aplikis unuafoje en Germanio la sistemon de sistema kolportado. Malgraŭ bojkoto fare de la tradiciaj librovendejoj kaj per lerta ĉirkaŭiro de vendomalpermesoj en diversaj ŝtatoj de la Germana Federacio li disvastigis la ideon ke klasika literaturo estu aĉetebla kaj alirebla por ĉiuj civitanoj.

Hildburghausen kaj la enciklopedio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1828-a li translokis la entreprenon al HIldburghausen kaj aldonis al la rapide kreskanta fabriko atelieron por ŝtalgravuraĵoj kaj instituton kartografian. En 1830 lia presejo estis jam la sesa plej granda en tuta Germanlando. Aliaj libroserioj de li eldonitaj estis: Bibliothek deutscher Canzelberedsamkeit, eldonoj de la Biblio, atlasoj kaj ŝtalgravuraĵkolektoj. Meyer kronis sian vivoverkon per la eldono de enciklopedio en 55 volumoj kiu aperis de 1839-55 en pluraj liveradoj: la Großen Conversations-Lexikons für die gebildeten Stände. Multajn artikolojn li mem verkis. Tiu enciklopedio estis la plej ampleksa ĝis nun surpapere aperinta en la germana lingvo. Fidela kaj diligenta kontribuinto enciklopedia estis ekz. la verkisto Friedrich Hofmann.

Meyer kiel politika homo[redakti | redakti fonton]

Liaj konvinkoj liberalaj-demokratiaj igis lin ankaŭ politika publicisto. La gazeto Der Hausfreund (eldonita en 1832 kune kun Philipp Jakob Siebenpfeiffer) malpermesitis jam post la unua numero. La gazeto Der Volksfreund aperis de majo 1832 ĝis la malpermeso 35 fojojn. Por eviti la cenzuron Meyer eldonadis je diversaj kajeroj sinsekvaj ekde 1833 Meyers Universum oder Abbildung und Beschreibung des Sehenswerthesten … auf der ganzen Erde. Deklarite kiel geografia-historia bIldogalerio por ĉiuj klasoj kaj aĝogrupoj ĝi plejparte evidentiĝis kiel politika klerigilo (ornamita per belegaj ŝtalgravuraĵoj). La artikolojn senescepte Meyer mem skribis. Ĝismorte 17 volumoj kun 2800 paĝoj kaj 710 ŝtalgravuraĵoj aperis. Tradukoj iĝis en multajn lingvojn.

Fervoja pioniro[redakti | redakti fonton]

Tombo de la geedzoj Meyer en Hildburghausen.

Meyer jam frue interesiĝis pri fervojo. En 1836 li kun aliaj ellaboris - komisiite de la registaro de Saksio-Meiningen - memorandon pri la konstruo de fervojlinioj. En 1837 li faris planon pri fervoja societo nomita Hanseatisch-süddeutsche Central-Eisenbahn kaj rezervis por si la rajton pri 200 kilometroj longa turingia parto de la kompleta distanco (de la germana nordo al ĝis sudo). Samtempe li sukcese akiris la rajton pri ekspluato de terkarbo kaj ercoj en la turingia etŝtato en 25.000 hektaroj.

En 1845 li fondis la societon Deutsche Eisenbahnschienen-Compagnie. Danke al ambaŭ entreprenoj li esperis nedependigi la germanan fervojkonstruon de multekostaj anglaj importoj. La du akciaj kompanioj, en kiuj Meyer en dek jaroj investis ĉ. 600.000 guldenojn, bankrotis post la ekonomia krizo de 1847-49. Tamen li sukcesis savi sian eldonejon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Meyer estis frukapitalisma entreprenisto kun vivaj kaj multflankaj interesoj kiuj faris lin eldonisto. Per eldonista kaj ĵurnalista engaĝiĝo emancipigi la spiriton de la homoj (sub la slogano Kleriĝo liberigas - Bildung macht frei!) kaj per la volo garantii konstitucie sekurigitan liberecon Meyer iĝis ankaŭ gvidanto de la demokratoj en Saksio-Meiningen.

Por la realigo de liaj konvinkoj li eĉ akceptis insultojn, minacojn kaj malliberigon (de 1848-51). Post lia morto la filo Herrmann Julius Meyer daŭrigis la estradon de la Bibliografia Instituto.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Meyer's British Chronicle, a Universal Review of British Literature, ĉiun semajnon de 1827-30
  • Meyers Contor-Handbuch, 1827-28 (ne finite).
  • Deutsche Parlaments-Chronik, 1848/49
  • Multaj antaŭparoloj en eldonoj de klasika literaturo kaj al la enciklopedioj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Meyers Konversations-Lexikon

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. Human, C. J. M. u. d. Bibliogr. Inst. v. Hildburghausen-Leipzig, 1896
  • J. Hohlfeld (Hrsg.), Aus J. M.s Wanderjahren, Eine Lebensepisode in Briefen, 1817–20, 1926
  • J. Hohlfeld, Das Bibliographische Institut, FS z. seiner Jh.feier, 1926 (P)
  • A. Marsch, M.s Universum, 1972
  • H. Wagenblass, Die Dt. Eisenbahnschienen-Compagnie u. ihr Gründer C. J. M., in: ZUG, Zs. f. Firmengesch. 17, 1972, S. 233-55
  • H. Sarkowski, Das Bibliogr. Inst., Verlagsgesch. u. Bibliogr. 1826-1976, 1976 (P).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]