Geeraert Brandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geeraert Brandt
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1626 (1626-07-25)
en Amsterdamo
Morto 12-an de oktobro 1685 (1685-10-12) (59-jaraĝa)
en Amsterdamo
Religio protestantismo vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Familio
Patro Gerard Brandt vd
Patrino Neeltje Jeroens vd
Infanoj Cornelia Brandt vd
Profesio
Alia nomo J.V.M. vd
Okupo poeto • dramaturgopredikistohistoriistoverkisto • biografo • historiisto de kristanismo vd
Laborkampo poezioliteraturoEkleziohistoriohistorio de kristanismo vd
Verkado
Verkoj The Life of Michiel de Ruyter vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerard Brandt (1626-1685) estis nederlanda historiisto, biografo, dramverkisto, poeto, remonstranta ministro, aŭtoro de sennombraj historiaj verkoj, biografioj kaj poemoj, kiuj ankoraŭ estas gravaj fontoj por la nederlanda historio. Li estis filo de la horloĝisto Geeraert Brandt kaj ties edzino Neeltje Jeroens.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kun 17 jaroj la filo Gerard verkis la teatraĵon "De Veinzende Torquatus"[1], pli malfrue prezentita en la Amsterdama Municipa Teatro, kies administranto estis lia patro. Kiam li fariĝis predikisto kaj serioza erudiciulo, li ne ŝatadis rememorigi la misajn laboraĵojn kaj erarojn de sia pasinteco.

Li estas bone rememorigita dank'al sia biografio de Pieter Cornelisz. Hooft (1581-1647), kaj tradukaĵon de eŭlogio al Jacques Davy Duperron (1556-1618) farita de Pierre de Ronsard (1524-1585), rolita de la aktoro Adam Karelsz van Germez (1612-1667). Li ankaŭ daŭrigis sian propran laboron, kie li estas akuzita je plagiato, iu parolado kie li asertas ke Hoof estis nur unu el la poetoj produktitaj de Amstel, en tranĉa atako al Joost van den Vondel (1587-1679).

Sub la influo de Casparus Barlaeus (1584-1648) kaj speciale de lia filino, Brandt forlasis la horloĝofabrikadon kaj sin dediĉis kiel remonstranta predikisto en Nieuwkoop. Li edziĝis al Suzanne van Baerle kiu donis al li tri filojn: Gaspard Brandt (1653-1696)[2] nederlanda ministro, aŭtoro pri pluraj religiaj verkoj kaj la vivoj de Jacobus Arminius (1559-1609) kaj Hugo Grotius (1583-1645); Gerard Brandt (1657-1683)[3] kiu estis teologo kaj filozofo, kaj Jan Brandt (1660-1708)[3] kiu estis ministro en Hago.

Inter 1660 kaj 1667 Brandt laboris en Hoorn, antaŭ ol translokiĝis al Amsterdamo. En 1676, Michiel de Ruyter mortis en 1681, lia filo Engel de Ruyter (1649-1683) komisiis al Brandt biografion de sia patro je 400 florenoj. Brandt kolektis ĉiujn informojn por la biografio el la vidvino de Ruyter kaj filoj, tamen, kiam li mortis, en 1685, la verko estis lasita nekompleta. La filoj de Brandt, Kasparo kaj Johano ĝin finis, kaj publikigis en 1687, kun 1063 paĝoj.

En sia verkoj pri biografioj de artistoj, Arnold Houbraken (1660-1719) mencias biografion de Gerard Brandt, raportante amuzan fakton kie Willem van de Velde la maljuna (1611-1693) petas permeson al admiralo Michiel de Ruyter por fari cirklon da galeroj ĉirkaŭ lin por ke li kreu bonajn perspektivojn pri la antaŭtago de la marbatalo okazinta en 1666, dum la Batalo de la Kvar Tagoj[4].

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Frontispico de la verko
"Historie der Reformatie", 1677
  • Stichtelijke Gedichten, 1664
  • Historie van de vermaerde zee- en koopstadt Enkhuisen , Amsterdam 1666.
  • Leven van Pieter Cornelisz. Hooft, (Vivo de Pieter Cornelisz. Hooft,1677)
  • Historie der Reformatie, 1668 en '74, tegen Willem Baudartius gericht. En ĉi verko li perforte atakas Reverendon Hendrik Ruyl el Rulaeus, Amsterdamo, kaj en 1675 li skribis pravigon kontraŭ siajn akuzojn.
  • Leven van Vondel, 1682
  • Het leven en het bedrijf van den Heere Michiel de Ruyter. (tre ampleksa biografio kun 1063 paĝoj, kunlabore kun la vidvino de De Ruyters kaj ŝiaj infanoj. Amsterdamo, 1687)
  • De vreedzame Christen, (La pacama kristano)
  • Historia judicii habiti annis 1618 et 1619; de tribus captivis Barneveldt, Hogerbeets et Grotio, 4 volumoj
  • Kort verhaal van de Reformatie of onpartijdig kronijkje, J. Rieuwertsz. in 1658.
  • Historie der vermaerde zee- en koopstadt Enkhuisen (1666, Historio de Enkhuizen.)
  • Vivo de Jacobus Arminius, 1854
  • Casparis Barlæi ... Epistolarum Liber. (Eldonita de Gerard Brandt.), 1667
  • Nederlandsche historien, seedert de ooverdraght der heerschappye van Kaizar Kaarel den Vyfden op kooning Philips zynen zoon, tot de doodt des prinsen van Oranje, P.C. Hooft, Gerard Brandt, 1677

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]