Baldassare Castiglione

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baldassare Castiglione
Baldassare Castiglione, de Raffaello Sanzio
Baldassare Castiglione, de Raffaello Sanzio
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1478 (1478-12-06)
en Casatico
Morto 8-an de februaro 1529 (1529-02-08) (50-jaraĝa)
en Toledo
Mortis per bubona pesto vd
Tombo Beata Vergine delle Grazie (Grazie, Curtatone) vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italalatina vd
Ŝtataneco Duklando de Milano vd
Familio
Dinastio House of Castiglione vd
Patro Cristoforo Castiglione vd
Patrino Luigia Gonzaga vd
Edz(in)o Ippolita Torelli vd
Infanoj Camillo Castiglione vd
Profesio
Okupo diplomato • poeto • verkisto • arthistoriisto vd
Aktiva dum 1503– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Baldassare CASTIGLIONE [baldasˈsaːre kastiʎˈʎoːne]; 6a de Decembro 1478 – 2a de Februaro 1529),[1] grafo de Casatico [kasaTIko], estis itala kortegano, diplomato, militisto kaj esltara verkisto de la Renesanco.[2]

Li estas konata ĉefe kiel aŭtoro de Il Cortegiano (La kortegulo), publikigita en 1528.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cortegiano, 1549

Castiglione naskiĝis en elstara familio de Casatico, ĉe Mantovo (Lombardio), kie lia familio estis konstruinta impresan palacon. La signoria (senjorlando) de Casatico (nune parto de la komunumo Marcaria) estis atribuita al praulo, Baldassare da Castiglione, amiko de Ludoviko la 3-a Gonzaga, Markizo de Mantovo, en 1445.[3] La lasta Baldassare estis rilata al Ludovico Gonzaga tra sia patrino, Luigia Gonzaga.

En 1494 je la aĝo de dekses Castiglione ekis sian humanismajn studojn en Milano, studoj kiuj eventuale influos liajn futurajn verkojn. Tamen, en 1499 post la morto de lia patro, Castiglione lasis siajn studojn kaj Milanon por sukcedis sian patron kiel familiestro. Tuj liaj taskoj inkludis oficiale reprezentadon de kortego de Gonzaga; ekzemple, li akompanis la markison por la reĝa triumfa enirado en Milanon de Ludoviko la 12-a. Li veturis ofte por la familio Gonzaga; dum unu el liaj misioj al Romo li renkontis kun Guidobaldo da Montefeltro, Duko de Urbino; kaj en 1504, Francesco Gonzaga permesis lin foriri kaj ekloĝi ĉe tiu kortego.

Urbino estis tiam la plej rafinita kaj eleganta el la italaj kortegoj, nome kultura centro direktorita kaj administrita de Dukino Elisabetta Gonzaga kaj ŝia bofratino Emilia Pia, kies portretoj, kune kun tiuj de multaj gastoj, estis pentritaj de Rafaelo, urbinano li mem. Regulaj gastoj estis la jenaj: Pietro Bembo; Ludovico da Canossa; Giuliano de' Medici; Kardinalo Bibbiena; la fratoj Ottaviano kaj Federigo Fregoso el la Ĝenova Respubliko kaj aliaj.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datoj de nasko kaj morto, kaj kaŭzo de tiu lasta, el ‘Baldassarre Castiglione’ Arkivigite je 2009-04-08 per la retarkivo Wayback Machine, Italica, Rai International rete.
  2. MacClintock, Carol. (1979) Readings in the History of Music in Performance. Indiana University Press. ISBN 0-253-14495-7.
  3. Comune di Marcaria: La Storia Arkivigite je 2009-02-09 per la retarkivo Wayback Machine, p.3.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Burke, Peter. The Fortunes of the Courtier: The European Reception of Castiglione's Cortegiano. Penn State University Press, 1995.
  • Osborne, June. Urbino: the Story of a Renaissance City. London: Frances Lincoln, 2003.
  • Berger, Harry. The Absence of Grace: Sprezzatura and Suspicion in Two Renaissance Courtesy Books. Stanford, CA: Stanford University Press, 2000.
  • Raffini, Christine. Marsilio Ficino, Pietro Bembo, Baldassare Castiglione: Philosophical, Aesthetic, and Political Approaches in Renaissance Platonism, (Renaissance and Baroque Studies and Texts, v.21,) Peter Lang Publishing, 1998. ISBN 0-8204-3023-4
  • Roeder, Ralph. The man of the renaissance: four lawgivers: Savonarola, Machiavelli, Castiglione, Aretino. New York: Meridian Books. 1933.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]