Agostino Chigi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agostino Chigi
Persona informo
Agostino Chigi
Naskiĝo 1-an de decembro 1466 (1466-12-01)
en Sieno
Morto 10-an de aprilo 1520 (1520-04-10) (53-jaraĝa)
en Romo
Tombo Santa Maria del Popolo vd
Lingvoj itala vd
Familio
Familio Chigi [kiĝi]
Profesio
Okupo entreprenisto • komerca ŝipposedanto • bankisto • mecenato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agostino Andrea CHIGI [kiĝi] (29a de novembro 1466[1] - 11a de aprilo 1520) estis itala bankisto kaj patrono (mecenato) de la Renesanco.

Naskita en Sieno, li estis la filo de la eminenta bankisto Mariano Chigi, membro de praa kaj glora domo. Li moviĝis al Romo ĉirkaŭ 1487, kunlaborante kun sia patro. La heredanto de riĉa kapitalo, kaj riĉigita plue post pruntedonado de enormaj monsumoj al papo Aleksandro la 6-a (kaj ankaŭ al aliaj regantoj de la tempo), li devagis de ofta komerca praktiko akirante enspezigajn monopolojn kiel la sal-monopolo de la Vatikano kaj de la Regno de Napolo, same kiel tiu de la aluno elfosita en Tolfa,[2] Agnato kaj Ischia di Castro. Aluno estis havendaĵo nepra en la teksa industrio.

Post la morto de la Borgia papo Aleksandro la 6-a kaj de lia mallongdaŭra siena posteulo nome Pio la 3-a Piccolomini, li helpis al Julio la 2-a en la elspezinspektado ĉe sia elekto. Ĉi-lasta rekompencis lin, ligante Chigi al la familio de la Rovere, kaj igante lin kasisto kaj notario de la Apostola Ĉambro. La persona ligo inter la papo kaj lia bankisto restis proksima: Agostino akompanis Julion en la batalkampo en siaj grandaj kampanjoj kaj de 1506 kaj de 1510. En 1511 Agostino estis sendita al Venecio por aĉeti venecian subtenon por la papaj fortoj en la Milito de la Ligo de Cambrai.[3]

Agostino establis ekonomiajn ligojn kun la tutaĵo de Okcidenta Eŭropo, foje havante ĝis 20,000 dungitojn, ricevante de Sieno la titolon de Magnifico ("Grandioza").[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La arkiva registro estis prezentita en Ingrid. D. Rowland, "The Birth Date of Agostino Chigi: Documentary Proof" Journal of the Warburg and Courtauld Institutes 47 (1984:192-193).
  2. Chigi akiris la luon al la papaj alun-minoj de Tolfa en 1501. (Rowland 1986:678).
  3. Tiu veturo estas la temo de la verko de Felix Gilbert, The Pope, His Banker, and Venice (Harvard University Press) 1980.
  4. Giuseppe Cugnoni, Agostino Chigi il Magnifico, Romo 1878, baze sur lia notita eldono de la manuskripto Chisiae Familiae Commentarij, verkita de lia pra-nevo Fabio (posta papo Aleksandro la 7-a) en 1618 kaj reviziita laŭ la jaroj; ĝi estas konservata en la Vatikana Biblioteko (MS Chigi a.1.1); vidu ankaŭ Wilde Tosi, eld. Il Magnifico Agostino Chigi (Romo 1970).